Mesaĝo en botelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botelo ĵetita en 1959 al la marbordo de Atlantiko en la ŝtato Masaĉuseco en Usono kaj trovita en 2013 en Martha's Vineyard en tiu ŝtato.

Mesaĝo en botelo (ankaŭ povas esti nomata noto en boteloletero en botelo) estas formo de komunikado per kiu la mesaĝo estas sendita en ujoj sigelitaj (ofte per botelo) kun la intenco, penso aŭ espero alveni je tempo estonte nedifinite al iu homo kiu povus legi la mesaĝon kaj eble respondi. La mesaĝo kutime estas sendita en granda akvoareo (marooceano), utiligante la flosemon tra la fluoj, kiuj portos ĝin al marbordo aliloke sur la Tero. La fluoj povas porti flosantan botelon sur la akvon je distancoj tra la tuta mondo. Notinda ekzemplo estas britafamilio kiu ĵetis botelon en la Humber riveron en Britio kaj du jarojn poste ĝi ricevis respondon de Tuvalo en la Pacifiko. Tamen la probablo, ke tia botelo ja troviĝos de homo, estas malalta, ĉar plej multaj marbordoj sur la Tero estas neloĝataj, supozante, ke la botelo ja atingas la marbordon.

Iuj famaj ekzemploj en la historio[redakti | redakti fonton]

Mail in the bottle.jpg
Adresita poŝtkarto en la botelo, por ke la ricevonto sendu returne en la poŝto al la sendinto de la botelo.

Ĉi tiu rimedo ekzistas ekde antikvaj tempoj, ĉar sigelitaj ujoj flosas sur la akvosurfaco relative simple kaj neniu speciala teknologio estas bezonata post kiam estas ujo en kiu aero povas esti izolita.

Mesaĝado per skribado sur papero enboteligita kaj ĵetita en la maron estas konata de antikveco. La unua dokumentita kazo okazas ĉirkaŭ 310 a.K. kiam la greka filozofo Teofrasto sendis botelojn al la akvosurfaco por montri, ke Mediteranea Maro formiĝis per eniro de akvo de Atlantiko.

Kvankam la efikeco de la metodo estas tre malalta, oni diras ke kiam Kristoforo Kolumbo estis kaptita de ŝtormo dum sia vojaĝo reen al Hispanio, timante ke lia ŝipo enprofundiĝos, li skribis siajn revelaciojn surpapere, kiujn li metis en botelon kaj ĵetis en la maron, esperante atingi Izabela la 1-a, Reĝino de Kastilio. Kolumbo postvivis kaj revenis al Hispanio, sed oni ne scias, ĉu la mesaĝo, kiun li sendis, iam atingis sian celon.

La mesaĝo en la botelo, kiu konserviĝis la plej longan tempon kaj estis trovita, estis forĵetita en 1784, kiam japana ŝipo subakviĝis en la akvoj de Pacifiko, kaj estis trovita 151 jarojn poste en 1935, en vilaĝo en Japanio per kolektistoj de algoj.

Alia ekzemplo de la neefikeco de ĉi tiu metodo estas en la historio de brita soldato Thomas Hughes, kiu batalis en Francio en 1914, komence de la unua mondmilito. Li skribis leteron al sia edzino en Anglujo, metis ĝin en bierbotelon kaj ĵetis ĝin en manika markolo. Du tagojn poste li estis mortigita en batalo. En 1999 brito fiŝkaptis la botelon de la fundo de la Tamizo. La edzino de Hughes mortis en 1979, kaj la mesaĝo estis transdonita al lia tiam 86-jaraĝa filino.

En la moderna nuna periodo neniu praktika uzo estis trovita por ĉi tiu metodo, kvankam ĝi havas kulturajn implicojn rilate al la pensoj pri la nekonateco kaj laŭ la mano de la sorto determinonta kiu ricevos la noton. Komence de la 20a jarcento oni esploris la marajn fluojn kaj samtempe sendis leterojn al nekonato, en 2015 en Germanio oni trovis botelon kiu estis ĵetita en la Norda Maro inter 1904 kaj 1906.

Aliflanke estis kazoj, kiam la metodo sukcesis: en 1956, sveda maristo nomata Oke Viking ĵetis botelon en la maron, enhavanta leteron al "iu bela kaj malproksima". Du jarojn poste li surpriziĝis ricevi leteron de knabino nomata Paulina el Sicilio. La du komencis korespondi, kaj post tri jaroj Aka translokiĝis al Sicilio por geedziĝi kun Paulina.

Aliaj celoj kaj kialoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu formo de komunikado povas havi kelkajn kialojn aŭ celojn:

  • Esplorado pri oceanografio per amaskunlaboro. Tiel 300 000 boteloj estis senditaj en la Norda Atlantiko, inkluzive la lokon, kie la botelo estis ĵetita en la akvon kaj la daton. Kiu trovis la mesaĝon aliflanke, raportis kaj tiel eblis mapi la fluojn en la oceanoj.
  • Sendante danĝersignalon, en kazo de danĝero al la vivo meze de la maro, ekzemple rezulte de la sinkigo de ŝipo, kiu perdis radio-kontakton kaj ne kapablas sendi SOS- signalojn.
  • Konfeso de krimo farita pro memkulpigo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]