Meso (Puccini)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La MessaMessa a quattro voci de Giacomo Puccini (nune plej amplekse konata laŭ la apokrifa nomo de Messa di Gloria)[1] estas Meso komponita por orkestro kaj kvar-parta koruso kun soloistoj tenoro, baso kaj baritono. Strikte parolante, la peco ne estas kompleta Meso, nek vera Messa di Gloria (kiu enhavas nur Kyrie kaj Gloria kaj forigas la Kredo, la Sanctus, Benedictus kaj la Agnus Dei).

Puccini komponis la Meson kiel sia gradiga ekzerco por la Istituto Musicale Pacini. Ĝi havis sian premieron en Lucca la 12an de Julio, 1880. Tamen, la Credo jam estis verkita kaj ludita en 1878 kaj estis dekomence planita de Puccini kiel memstara verko. Puccini neniam publikigis la kompletan manuskripton de la Messa, kaj kvankam ĝi estis bone ricevita tiam, ĝi ne estis denove ludita ĝis 1952 (unue en Ĉikago kaj poste en Napolo). Tamen, li reuzis iome el ties temoj en aliaj verkoj, kiaj la Agnus Dei en sia opero Manon Lescaut kaj la Kyrie en Edgar.

Fine de la Dua Mondmilito, Fr. Dante Del Fiorentino aĉetis malnovan kopion de la manuskripto de la Messa el la familio Vandini en Lucca, image ke ĝi estas la originala verko. Tamen, la skribaĵo, en posedo de la familio Puccini, estis donita de lia bofilino al Casa Ricordi, nome publikiga firmao de Puccini. La sekva jura batalo estis fine solvita dividante la rajtojn pri la verko inter Ricordi kaj Mills Music (la publikigantoj de la manuskripto de Fiorentino).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La erara titolo, Messa di Gloria, estis unuafoje uzita en 1951 fare de publicistoj de la unua presita eldono, nome la Mills Music de Novjorko. Vidu Michele Girardi, Puccini: His International Art, Presejo de Universitato de Ĉikago, 2002, p. 17. ISBN 0-226-29757-8

Pliaj fontoj