Mesones de Isuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mesones de Isuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50267
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 1° 32′ U (mapo)41.5514363-1.5383595Koordinatoj: 41° 33′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 513 m [+]
Areo 48,548096 km² ( 485 4.8 096 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mesones de Isuela (Provinco Zaragozo)
Mesones de Isuela (Provinco Zaragozo)
DEC
Mesones de Isuela
Mesones de Isuela
Situo de Mesones de Isuela
Mesones de Isuela (Hispanio)
Mesones de Isuela (Hispanio)
DEC
Mesones de Isuela
Mesones de Isuela
Situo de Mesones de Isuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mesones de Isuela [+]
vdr

Mesones de Isuela [meSOnes dejSŬEla] estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Mesones de Isuela estas etimologie komprenebla kiel Gastejoj de Isuela, alude al la rivero.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Mudeĥara sonorilturo.

Mesones de Isuela estas municipa teritorio en la oriento de la komarko Aranda, kie ĝi estas oriente de Tierga.

La loĝloko Mesones de Isuela mem estas je 76 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 513 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Isuela. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302 laŭ kiu ĝi estas inter Tierga nordokcidente kaj plej proksima Nigüella sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj. La plej frua referenco al la kastelo estas la donaco de Sancha de Abiego al la templanoj en 1175. Tiuj kaj poste la familio Luna posedis la kastelon. La ĉefepiskopo de Zaragozo Lope Fernández de Luna konstruigis la nunan konstruaĵon kaj lasis ĝin en sia testamento kun Tierga, Jarque de Moncayo, Sestrica, Nigüella kaj Lucena de Jalón al sia fratino Toda. Kiam mortis la ĉefepiskopo Lope Fernández de Luna en 1382 la kastelo estis preskaŭ abandonita. Ĝi ankoraŭ estas la plej videbla trajto de la loko, kaj tial ĝi aperas simbole en la municipa blazono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Mesones de Isuela kie oni plialtiĝis ĝis nunaj 265 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo kun bela mudeĥara sonorilturo, la kastelo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Bildoj de la kastelo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]