Mesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj Reĝaj Brutoŝoseoj de Kastilio kaj ties egalaĵoj en la aliaj regnoj de Hispanio.

Mesto, Mesta aŭ oficiale Concejo de la Mesta, estis institucio kreita en 1273 de Alfonso la 10-a, por unuigi la brutobredistojn de Leono kaj de Kastilio en profesia asocio havigante al ili gravajn privilegiojn kiel liberigo de la militservo kaj de la atestodevo en juĝoj, pasrajtoj kaj paŝtorajtoj.

Jam antaŭe la paŝtistoj kunsidis en asembleoj nomitaj "mestas" (la vorto "mesta" devenas de "mixta", nome 'miksa') en diversaj loĝlokoj du aŭ tri fojojn jare cele al traktado de la negocoj koncernaj al siaj gregoj kaj al la ekonomia regado, kaj por distingi kaj separi la brutojn sen konata posedanto kiuj povus esti miksitaj kun la posedataj brutoj.

Dum la Mezepoko kaj la tempopaso, oni aldonis novajn privilegiojn el la reĝa decidaro al la Mesta, kiel ja ĝi iĝos konata, kun speciala impostosistemo por protekti ĝin el la terkulturistoj, kio rezultis en longaj kaj multnombraj procesj ĝis la jaro 1836, en kiu ĝi estis nuligita.

La Mesta estas konsiderata unu de la plej gravaj korporaciaj asocioj de Eŭropo de la Mezepoko kaj la unua brutobreda gildo, kvankam ja estis aliaj lokaj korporacioj de brutobredistoj antaŭe en Regno Aragono (nome Casa de Ganaderos de Zaragoza).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anes, Gonzalo kaj García Sanz, Ángel (kunord.). (1994) Mesta, trashumancia y vida pastoril. Madrid, Investigación y Progreso ISBN 84-8189-005-7.
  • K. W. Butzer, (1988) Cattle and Sheep from Old to New Spain: Historical Antecedents. Annals of the Association of American Geographers, Vol. 78, No. 1, pp. 29–56.
  • Díez Navarro, Andrés (1731) Quadernos de leyes y privilegios del Honrado Concejo de la Mesta (edición facsímil) ISBN 84-7557-636-2
  • Klein, Julius. (1979) La Mesta: estudio de la historia económica española, 1273-1836. Madrid: Alianza Editorial ISBN 84-206-2237-0
  • Klein, Julius. (1920) The Mesta: A Study in Spanish Economic History 1273–1836. Harvard University Press.
  • F. Marín Barriguete, (2015). La Legislación de la Trashumancia en Castilla (Siglo XVIII). Facultad de Derecho Universidad Complutense de Madrid. (ISBN 978-8 46084-778-6).