Metafizika senfineco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La metafizika senfineco (el la latina: finitus, nome limigita, kaj kutime kun negativa prefikso in-, foje markita per la moderna matematika simbolo , foje dirita lemniskato) en filozofio, estas la kvalito de tio kio ne havas limojn aŭ ne povas havi finiĝon ĉar ĝuste senlima, senfina. Laŭ la kristana koncepto aranĝita en la akirita el la greka penso trovas sian koincidon kun Dio mem kia senfina Estulo.

Naskiĝo de la simbolo[redakti | redakti fonton]

La matematika simbolo de matematika senfineco estis unuafoje utiligata, en moderna eposko, de John Wallis en 1655. Eble li ĝin elektis kiel transformon kun ligado de la litero M, kiu en la sistemo de la romiaj ciferoj indikis grandegan nombron kaj samvaloris al 1000: Mm.[1] Altenative “Wallis povis esti pensinta ke la duobla okuleto de tiu simbolo rekte resendus al la senfino, ĉar tia duobla okuleto povas esti trakirita senfine”.

Naskiĝo de la koncepto[redakti | redakti fonton]

Antaŭsokrataj grekaj pensuloj[redakti | redakti fonton]

La koncepto pri senfineco maturigis sian rolon kaj sian sencoriĉecon tre malrapide laŭ la iro de la Historio de la okcidenta filozofio. La senfineco ne havis ekde la komenco specifan objekton debatindan, sed post la obskura aludo de Anaksimandro, la termino gramatike glitis el la rolo de subjekto al tiu de predikato, fariĝante (negativa) kvalito kapabla determini tion kio pri la esto oni povas diri (kaj pensi).

Tia negativa signifo dekomence apartenis al la pitagora skolo laŭ kiu nur kio estas finita estas perfekta ĉar kompleta, en la senco ke ĝi bezonas nenion por sia natureco; malsammaniere por la senfineco, kiu pro manko de fino neniam estos determinita. Tio eksplikas kial , laŭ ili, la neparaj nombroj estis konsiderataj perfektaj ĉar geometrie reprezentataj kiel fermitaj figuroj, kompletaj: ne tiel la paraj nombroj juĝataj malperfektaj ĉar geometrie ĉiam malfermitaj, ne finitaj.

Tiu estas la valoro kiun al la adjektivo estas atribuata de Parmenido el Elajo (Pri Naturo 515 a. K.). Kun Zenono el Elajo tiu nocio pliriĉiĝas per tiu dimensio [logiko|logika]]-lingvistika kiu estas unu el la aspektoj plej karakterizaj de la greka penso. Caxr la disĉiplo de Parmenido estas konsiderata, pro liaj Paradoksoj, la unua elpensinto de la dialektika metodo. Malsama, male, la pozicio de Meliso el Samoso (Pri naturo – duone de la 5- a jarcento a.K., kiu remetas la debatan pezocentron ĉirkaŭ la ebleco ke la Senfineco reprezentu pozitivan kvaliton de la Esto: ĝia ĝia konstitua determino, apud tiu de la eterneco. El tiu spuro de Meliso startis debato pri tria vojo, flanke de tiu metafizika kaj logika-lingvistika: la naturista. Ĝiaj reprezentantoj estis Anaksagoro (Pri Naturo, post 46o a. K., kaj Demokrito (Atestaĵoj kaj fragmentoj, ĉirkaŭ 400 a.K.). Kun la interpreto de la du pensuloj, la koncepto pri senfineco plentitole eniris la medion de la fizika realo, en la unua kiel relativa kvalito de la esto, en la dua kiel superado de la arkaika paradigmo de Kosmo kiel finita kaj ĉirkaŭlimigita loko. Ambaŭ ne havis tujan sekvon, sed estis destinitaj, precipe tiu de Demokrito, reelmergiĝi en la moderna penso.

Klasika epoko[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ilia graveco, ili ne lasis en la filozofia historiografio apartan signon pri senfineco, nome ekzemple Platono ((Filebo, 360 a.K.) kaj Aristotelo (Fiziko, 4-a jarento a.K.) ne aparte ellaboris la koncepton pri senfineco; ili aperas, en tiuj kiel en aliaj problemoj, konservistoj kaj adherantoj al la kultura tradicio de ilia civilizo.

Novplatonismo kaj helenisma epoko[redakti | redakti fonton]

Pere de Plotino ] (Eneadoj, 253 p.K.), male, la greka penso malfermiĝas al la influoj devenantaj el kulturaj zonoj ĝis tiam nekutimaj: la hindia [2]kaj mezorienta kulturoj kaj al la juda tradicio konstituas por la egipta filozofo stimulon ne propre al la ĉiukosta defendo de la klasika, platona kaj aristotela, modelo, sed al la provo raciigi la plej influajn aspektojn de tiuj kulturoj ene de la lingvistaj skemoj de la du majstroj. Unu el tiuj efikoj de tiu operaco estas la inkludo de la koncepto pri senfineco en la skemoj de la porreligia metafiziko tiam furoranta en la siria kaj aleksandria komunumoj: fariĝinte propraĵo de la dia principo, la koncepto de senfineco ŝanĝiĝas per filozofiaj-transscendaj nuancoj kiuj plilarĝigos la sinsekvan debaton al rezultoj tute diverĝaj el tiuj de la unua perspektivo. Tio konstateblas ekde la 12-a jarcento en la anonima Liber XXIV philosophorum kun la fama difino pri Dio kiel senfina sfero en ĝi entenata. Per semantika akiro ellaborita de la malfrua helenisma novplotinisma tradicio, la problemo fariĝas pli tiu de la akordigo de la ideo pri senfineco kun la limoj de finita universo kiu estis tiu klasika ptolomea ol tiu de la superado de la obĵetoj kontraŭ la uzo de instrumentoj de la homa racio por pliprecizigi kaj difini erojn de la kredo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La vojturno de la filozofia moderneco aperas, pere de la penso de Nikolao el Kuzo (De docta ignorantia, 1440), kiel serĉo pri akordigo inter finita kaj senfina, inter Dio kaj homo: La teorio de la coincidentia oppositorum konsistas, fakte, en la transformiĝo de la senfino al absoluta dimensio kiu funkcis kiel fono al nedifinita eblo de la homo kreskigi sian sciaron. La homo neniam atingos la kompremon pri la absoluto, sed tia digneco (kaj en tiu valoro riflektas la tuta renesanca kulturo) konsistas ĝuste en la potence senfina progresiĝo de la spirito.

Sur la sama spuro marŝas Giordano Bruno; sed la novaĵo de la itala filozofo konsistis en la natralisma-panteisma radikaligo de la metafizikaj kaj matematikaj enhavoj de la koncepto de senfineco.

Modernepoke multe parolas pri senfineco precipe [[idealimoj.

Tri tipoj de senfineco[redakti | redakti fonton]

Estas teorigataj tri tipoj de senfineco, do: tiu fizika, tiu metafizika (filozofia-teologia) kaj tiu matematika Pri ĉiu el ili estas pridemandite: ĉu ili vere ekzistas? Pri ĉiu el ili troviĝas scienculoj kiuj pozitive opinias kaj aliaj kiuj negative.

Laŭ la metafizikistoj, senfineco ne havas partojn ĉar ĝi ne estas dividebla: do nur tiu metafizika posedas tiun karakterizon. Ekzemple, eterneco ne estas sumo de temperoj. Oni vidu en Bibliaj atributoj de Dio

Senfina Estulo en la abrahamaj religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la abrahamaj religioj kaj relativaj filozofioj, la senfineco estas atributo de Dio: ĉio en Dio estas senfina sed ne senforma kaj senpersonaj karakterizoj. La senfineco estas la atriburo kiu igas la dian esencon mistera en ĉe la homa racio. En la Biblio tiu atributo estas esprimita (vidu en Psalmoj) ekvivalente ne vortnocie.

Laŭ skolastikuloj la senfineco de Dio ne povas esti priskribita. Laŭ sankta Tomaso de Akvino ĉio kio ekzistas estas farita de Dio kaj ne povas esti senlima.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paolo Zellini, Breve storia dell’infinito, 1993, sbn: 978884590948
  • L. C. Jain (1973). "Set theory in the Jaina school of mathematics", Indian Journal of History of Science.
  • Ian Pearce (2002). 'Jainism', MacTutor History of Mathematics archive.
  • N. Singh (1988). 'Jaina Theory of Actual Infinity and Transfinite Numbers'.
  • Enciclopedia filosofica, Quarto volume, 1982, Lucarini, voce 'Infinito'.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Pierre Luminet, Marc Lachièze-Rey, Finito o infinito? Limiti ed enigmi dell'Universo, Milano, Raffaello Cortina, 2006, p. 123. ISBN 88-6030-038-X; ISBN 978-88-6030-038-6.
  2. Ĉirkaŭ 22o a.K. En Ĉinio aperis la teorio de Xuan-ye, kiu difinis la ĉielon senforma kaj senlima, tiel atingante la koncepton de astronomia senfineco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA: [1] itallingve pri senfineco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio: Ĝenerala matematiko]