Metafonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la historio de lingvo, metafonio estas fonetika sanĝo en kiu vokalo ŝanĝiĝas pro la influo de alia vokalo en la sama vorto. Metafonio estas formo de asimilo kiu povas esti progresema aŭ regresema. Metafonio progresema ankaŭ nomiĝas vokala harmonio.