Metasekvojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metasequoia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Metasekvojo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Metasekvojo Metasequoia
Specio: M. glyptostroboides
Metasequoia glyptostroboides
Hu & Cheng
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Metasekvojo (Metasequoia) estas genro el la familio de cipresacoj, kiu havas nur unu vivantan specion, la ĉinan metasekvojon (Metasequoia glyptostroboides). Oni komence trovis nur fosiliojn, kaj tiel kredis la genron formortinta.[1] Oni malkovris en 1947 la vivan specion en Ĉinio, en provincoj Siĉŭano kaj Hubejo; fakte, jam dum la Dua Mondmilito (inter 1941 kaj 1944) nekonata arbo estis observita kaj ĝiaj folioj kolektitaj sed nur en 1946 oni komprenis ke temis pri Metasekvojoj kaj nur en 1947 oni povis kontroli surloke.[2][3][4]

Tiuj arboj povas atingi alton ĝis 40 metroj kaj trunkan diametron ĝis 3 metroj. Ili estas unu el la malmultaj specioj de cipresacoj, kiuj perdas siajn foliojn dumvintre (aliaj estas la usona marĉa taksodio Taxodium distichum kaj la ĉina marĉa taksodio Glyptostrobus pensilis).

Ĝi estas multigebla per markoto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La trovitaj fosilioj estis de specio simila sed malsama de la vivanta, Metasequoia disticha. Vidu: Fossilworks Arkivigite je 2014-07-31 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Metasequoia glyptostroboides (angle). The Gymnosperm Database (2019). Alirita 2019-04-28.
  3. angle Crescent Ridge - Dawn Redwood - History
  4. france Rol R. 1949 : Un nouveau fossile vivant : le Metasequoia glyptostroboides Hu et Cheng, Revue Forestière Française, 1949(1), 5-6. Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine