Metilernejhejmo Felbertal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
lernejemblemo de Werkschulheim Felbertal
la idilieca Felber-valo norde de Hohe Tauern kiu nomdonis

Metilernejhejmo Felbertal (germane: Werkschulheim Felbertal) estas privata kaj ŝtate agnoskita gimnazio en Ebenau, Aŭstrujo (Werkschulheimstraße 11), kiu modelas en la tuta lando por sukcesa duala profesia edukado. Temas pri interneja lernejo kun la lernejnumero 503016.

Historio[redakti | redakti fonton]

Okazis en aŭgusto 1951 en Bad Ischl la Sepa monda ĵamboreo de skoltoj kie naskiĝis la ideo krei en Aŭstrujo laŭ bavaria modelo (de ĉe Berchtesgaden) tian institucion. Jam en septembro samjare kolektiĝis amikara societo en Felber-valo apud Mittersill.[1]

Dum la unua lerneja jaro 1951/52 lernantis en du lignaj trabodomoj dek apenaŭ la germanan lingvon regantaj rifuĝintoj kaj 15 aŭstraj junuloj. Engaĝiĝis surloke ses adoltoj inter kiuj estis la fondintoj Walter Katstaller, Josef Löw, Alexej Stachowitsch kaj Rupert Staudinger. Ŝtata aprobo ceditis en julio 1954.

Metiare ekzistis tiam la elekto inter ĉarpentumado kaj metala pritraktado. Nur en 1955/56 radimekaniko aldonitis. En 1956 kaj 1957 spaca malabundo malebligis la akcepton de novaj interesiĝantaj lernantoj. Pluse problemis la geografia izoleco en Pinzgau (aparte vintre) tiel ke oni decidis aliloki la lernejon.

Ideala nova situo evidentiĝis proksime de Ebenau sur granda altebenaĵo kun panoramo sur la sube troviĝantan Wiestal-valon. En 1964 startis la instruado sur nova grundo. Ĉiam plej gravis taŭga kombino inter gimnazia kaj metiista instruiĝo. Kromas la intencita integriĝo de skoltismaj ideoj rilate al eksterlerneja lernado dum projektaj kaj aventuraj semajnoj. La origina tendarpordo de la ĵamboreo de ĉe Bad Ischl de 1951 memoras ĝis hodiaŭ la institucian lulilon kaj lerneje ekzistas ankaŭ propra kaj tre aktiva skoltisma grupo.

Aktuala instruiĝo[redakti | redakti fonton]

Kulturo ĝenerala kaj sporto lernigitis en la gimnazia branĉo dume dum la unuaj kvar jaroj gravegis la amatora teknikumado; tiam paŝo post paŝo alfrontis la gejunuloj la substancojn de ligno kaj metalo. Ekde la kvina klasoŝtupo elekteblas inter mekatroniko, maŝinkonstruadoĉarpentado. Sekve post naŭ jaroj estas la sukcesa lerninto ne nur trapasigonto de abiturienta ekzameno sed ankaŭ ekzamenita submajstro. Permesis tia duobla kvalifiko kaj ekigo de universitataj studoj kaj prezentiĝo al ekzameniĝo pri majstreco (ekz. pere de la Industria ĉambro de Salcburgio).

Estrarano[redakti | redakti fonton]

Lernejtenadanto estas la societo Verein zur Förderung von Werkschulheimen kun sidejo en Salcburgo. [2] En 2022 prezidantis Christoph Paulweber. Jenas la listo de la lernejestroj ekde la fondiĝo:

  • 1951–1958: Alexej Stachowitsch
  • 1958–1976: Josef Löw
  • 1976–2005: Hans Bigenzahn
  • 2005–2014: Winfried Kogelnik
  • 2014–2019: Heinz Edenhofner
  • ekde 2019: Karin Starlinger-Baumgartinger

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Meinhard Hans Leitich (eld.): Werkschulheim Felbertal (Ebenau, Salzburg). Festschrift „50 Jahre Werkschulheim Felbertal“. Werkschulheim Felbertal, Ebenau 2001.
  • Christian Plankensteiner: Das Werkschulheim Felbertal. Entwicklungsgeschichte – Konzeption – Bewertungsversuch. Salzburg 1990 (disertacio).
  • Josef Schermaier: "Das reformpädagogische Erbe in Österreich. Ein Beitrag zur Wirkungsgeschichte reformpädagogischen Gedankengutes in Österreich." Ĉe: Andreas Pehnke (eld.): Ein Plädoyer für unser reformpädagogisches Erbe. Luchterhand, Neuwied 1992. ISBN 3-472-01057-6, p. 79–99.
  • Alexej Stachowitsch: Schule – ein Abenteuer. Erinnerungen an die Entstehung und Entwicklung des Werkschulheimes Felbertal von 1950 bis 1958. Verlag für Kommunikation, Oberndorf 2001. ISBN 3-901928-07-3.
  • Ingrid Urschler: Geschichten aus dem Felbertal. Das Alltagsleben der frühen Jahre im Werkschulheim Felbertal. Verlag für Kommunikation, Oberndorf 2001. ISBN 3-901928-08-1.
  • Klaus Zausinger: Die Reformpädagogik und die Verwirklichung ihrer Ansätze im Werkschulheim Felbertal. Graz 1990 (disertacio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]