Metionino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo de aminoacido
ĝeneralaĵoj
Nomo metionono
Mallongigo Met
M
Enda aminoacido jes
Kemia formulo C5H11NO2S
Aliaj nomoj
Mallonga priskribo blanka pulvoro
CAS-numero 63-68-3
Fizikaj proprecoj
Agregata stato solida
Koloro senkolora
Denso -- g/cm3
Molmaso 149,21 g/mol
Fandopunkto 280-285 °C
Bolpunkto > 280 °C termika disfalo
Vaporpremo -- hPa
Pliaj proprecoj
Flanka ĉeno lipofila]]
Izoelektra punkto 5,74
Solvebleco 48 g/l (in akvo bei 20 °C)
Bone solviĝas en
Malbone solviĝas en
Ne solvebla en
Struktura formulo de metionino
Molekulo de metionino

La aminoacido metionino (simbolo MetM) aperas en du spegulizomera (ĥiralo) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.

La kemia formulo estas C5H11NO2S. CH3-S-CH2-CH2-CH-NH2-COOH

La homa taga bezono estas ĉ. 1-2 gramoj.

Metionino estas grava kiel metilgrupo-donanto ( CH3) por la biosintezo de ĥolino, kreatino, adrenalino, karnitino, nukleaj acidoj kaj histidino, taŭrino.

La materialŝanĝe aktiva formo de metionino estas S-adenozila metionino (SAM), kiu troveblas fakte en ĉiu korpa histo kaj likvaĵoj.

Metionino estas sulfurentena.

Troviĝejoj

Metionino troviĝas n multaj manĝaĵoj. Oni trovas tion antaŭ ĉio en fiŝoj (salmo,garnelo), karno kaj legomo (brokolo, verda pizo, brusela brasiko, spinaco), ovo, plengrajna pano kaj rizo.

Sintezo

Metionino estas sintezita el cisteino kaj homoserino. la industria sintezo okazas el petrokemiaj materialoj kiel propeno, sulfuro, metano kaj amoniako. laŭ la kutima procedo, oni produktas la interproduktojn HCN (blua acido), akroleino kaj metilmerkaptano, kies iompostioma kunligo donas aminoacidon.

Malkonstruo

La - por proteina sintezo – ne necesa metionino estas malkombinita per cistationin-sintetazo al cisteino. La malaktiveco de tiu enzimo kaŭzas homocistinemion, urinadon de homocistino kaj same remetiligon de homocisteino al metionino.

Medicina apliko

Oni uzas metioninon ĉe infektado de la urinaj vojoj por eviti la denovan infektadon. La akcepto de metionino igas la pH-valoron de urino acida, kio malebligas la setliĝon de la bakterioj kaj same la estiĝon de la fosfataj ŝtonoj en la renoj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hcusupport.com/diet.htm greke http://www.compchemwiki.org/index.php?title=Methionine greke http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met_en.html greke http://www.chemie.fu-berlin.de/chemistry/bio/aminoacid/met.html