Metiso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metiso
Originala nomo Μῆτις
Sekso ina
Familio
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Edzo/Edzino Zeŭso
Infanoj Atena, Laas, Poro, Minerva
vdr
Metiso
Oceanidino • akva dio
Informoj
Sekso ina
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Edzo/Edzino Zeŭso
Infanoj Atena • Laas • PoroMinerva
vdr

Metiso estas en la helena mitologio filino de titano Oceano kaj de lia edzino kaj fratino Tetiso. Ŝi estis diino de racio.

Metiso vivis proksime de Oceanaj torentoj, tie ankaŭ vizitis ŝin Zeŭso, kiam li maturiĝis kaj venis al intenco detronigi Kronon. Metiso rekomendis al li viziti patrinon de la Tero Rheon kaj peti ŝin fari el li tabloserviston de Krono. Poste li laŭ konsilo de Metiso miksis mielan trinkajxon kun vomigilo kaj prezentis tion al Krono. Poste Krono vomis ĉiujn fratojn kaj fratinojn de Zeŭso en prioritatordo: Pozidono, Hadeso, Hera, Demetro kaj Hestia.

Pli poste la plej alta dio Zeŭso eksopiris pri Metiso, ŝi en diversaj metamorfozoj eskapis de li, sed fine estis kaptita kaj gravediĝis. Sed aperiĝis orakolo, ke naskiĝos saĝa filino kaj se Metiso ekhavos plian infanon, ĝi estos brava filo kaj tiu detronigos Zeŭson same kie li detronigis sian patron Kronon.

Kaj tiel Zeŭso ebriigis Metison per dolĉaj vortoj kaj poste englutis ŝin, do neiniu poste ne ekvidis ŝin eĉ ke Zeŭso mem asertis, ke ŝi parolas el la ventro al li. Post iu tempo kaptis Zeŭson kruela kapdoloro. Por helpi al li alrapidis dio Hermeso, devigis HefestonPrometeon alporti kojnon kaj martelegon. Per tiuj ili faris en Zeŭsan kapon fendeton kaj el ĝi elsaltis Atena plene armita. Poste Atena estis Zeŭsa plej amata filino, kun kiu li ŝatis restadi, konsultis ŝin kaj ŝiajn konsultojn koncedis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Métis en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]