Sistemo d'Hondt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metodo d'Hondt)

La sistemo de D'Hondt estas formulo por voĉdonado, kreita de Victor d'Hondt, kiu permesas atribui nombron de sidlokoj al elektitoj de la diversaj kandidatiĝoj (listoj), proporcie al ricevitaj voĉdonoj. Tamen la sistemo estas ne ĝuste proporcia, ĉar oni celas ke la plej grandaj partioj ĝuu avantaĝojn kaj la parlamento ne enhavu tro da partioj; tiele la plej voĉdonitaj partioj bezonas malpli da voĉoj por ĉiu elektito ol la malpli voĉdonitaj.

Sekve de tiu eco ne eblas, ke partioj ricevu malpli da sidlokoj per kunigo de siaj listoj, kondiĉe ke ili tiel ricevas sume la saman nombron de voĉoj.

Kvankam tiu sistemo estas konata en la medio de politiko, fakte ĝi povas utili por ĉiu ajn tipo de proporcia distribuado.

Inter aliaj landoj ĝi uzatas en Argentino, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉilio, Kolombio, Kroatio, Ekvadoro, Slovenio, Hispanio, Finnlando, Francio, Gvatemalo, Irlando, Israelo, Japanio, Nederlando, Paragvajo, Pollando, Portugalio, Ĉeĥio, Svisio, Turkio, Domingo, Urugvajo kaj Venezuelo.

La Esperanta Civito uzas la saman metodon, por la elektoj al la Senato.