Saltu al enhavo

Metodologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metodologio
studfako Redakti la valoron en Wikidata
analizo
vdr

Metodologio estas sistema, teoria analizo de metodoj aplikita al ia kampo, fako aŭ studo, aŭ la teoria analizo de la metodkorpuso kaj principoj asociaj kun branĉo de sciaro. Ĝi, tipe, enhavas konceptojn kiaj paradigmo, teoria modelo, fazoj kaj kvanta aŭ kvalita teknikoj.[1]

Metodologio ne celas havigi solvojn, sed proponi la teorian kadron por kompreni kiu metodo, serio de metodoj aŭ tiel nomataj “plej bonaj praktikoj” povas esti aplikitaj al specifa kazo.

Ĝi estis difinita jene:

  1. "la analizo de la principoj de metodoj, reguloj, kaj postulatoj uzataj de fako";[2]
  2. "la sistema studo de metodoj kiuj estas, povas esti, aŭ estis aplikitaj ene de fako";[2]
  3. "la studo aŭ priskribo de metodoj".[3]

Laŭ fakoj

[redakti | redakti fonton]

Metodologio estas fundamenta aspekto de ĉiu fako, de naturaj kaj sociaj sciencoj ĝis filozofio kaj matematiko.[4][5][6]

Sociaj sciencoj

[redakti | redakti fonton]

Signife pli da metodologia varieco troveblas en la sociaj sciencoj, kie oni uzas kaj kvantajn kaj kvalitajn alirojn. Ili uzas diversajn manierojn kolekti datumojn, i.a. enketojn, intervjuojn, fokusgrupojn, kaj la nominalgrupan teknikon.[7][8][6][9] Enketoj estas speco de kvanta esploro kaj kutime estas demandaroj respondendaj de grandaj grupoj de personoj. La demandoj nepre devas esti facile kompreneblaj por la respondantoj por ke la respondoj havu valoron. La enketoj normale havas nur fermitajn demandojn por eviti diversajn problemojn en la interpretado de respondoj al malfermitaj demandoj. Tiel ili estas kontrasteblaj kun intervjuoj, kiuj pli emfazas la unuopan intervjuaton kaj ofte inkludas malfermitajn demandojn. Strukturita intervjuo estas antaŭplanita kaj konsistas el antaŭfiksita demandaro, sama por ĉiu intervjuoto. Ĝi kontrastiĝas kun senstruktura intervjuo, kiu pli similas al libera interparolo kaj postulas pli da improvizemo de la intervjuisto por trovi interesajn kaj temrilatajn demandojn. Parte strukturita intervjuo estas kompromisa rimedo, kiu enhavas kaj antaŭdeterminitajn kaj neplanitajn demandojn.[7][10][11] Ĉe strukturita intervjuo estas pli facile kompari la respondojn de la partoprenantoj kaj fari ĝeneralajn konkludojn. Tamen, ili metas limon al la eltrovebla faktaro kaj tial malvastigas la esploron.[7][8] Laŭ la speco kaj profundeco, intervjuo povas esti aŭ kvanta aŭ kvalita esplormetodo.[8][7] La terminoj "esplora interparolado"[12] kaj "malpura intervjuo"[13] estas uzitaj pri intervjuoj faritaj en neformala etoso, foje ne nur por datumkolektaj celoj. Iuj esploristoj faras "kuniran intervjuon" dum ili kaj la intervjuatoj trairas sian medion kaj interagas kun ĝi.[14]

  1. Irny, S.I. and Rose, A.A. (2005) “Designing a Strategic Information Systems Planning Methodology for Malaysian Institutes of Higher Learning (isp- ipta), Issues in Information System, Volume VI, No. 1, 2005.
  2. 2,0 2,1 Methodology Usage Notes, ĉe Merriam–Webster
  3. (2009) “Computer and Information Security Handbook aha”, Computers & Security (8). 
  4. Overgaard, Søren. (2017) “Introduction”, The Cambridge Companion to Philosophical Methodology. Cambridge University Press, p. 1–10. ISBN 978-1-107-54736-0.
  5. Hatfield, Gary. (1996) “Scientific method”, Routledge Encyclopedia of Philosophy. Routledge.
  6. 6,0 6,1 Garcia, Ginny E.. (2008) “Methodology”, International Encyclopedia of the Social Sciences.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Howell, Kerry E.. (13 November 2012) “13. Methods of Data Collection”, An Introduction to the Philosophy of Methodology (angle). SAGE. ISBN 978-1-4462-9062-0.
  8. 8,0 8,1 8,2 (1996) “Focus Groups”, International Journal for Quality in Health Care 8 (5), p. 499–504. doi:10.1093/intqhc/8.5.499. 
  9. Hollis, Martin. (2014) The philosophy of social science : an introduction. ISBN 978-1-139-07679-1. OCLC 782950418.
  10. Adams, William C.. (14 October 2015) “19. Conducting Semi-Structured Interviews”, Handbook of Practical Program Evaluation (angle). John Wiley & Sons, Inc., p. 492–505. doi:10.1002/9781119171386.ch19. ISBN 978-1-119-17138-6.
  11. Marshall, Gordon. “Interview”, A Dictionary of Sociology.
  12. Ryan, J. (2015). “It ain't just what you do and the way that you do it: why discourse matters in higher education communities of practice”, Higher Education Research & Development 34 (5), p. 1001–1013. doi:10.1080/07294360.2015.1011087. 143918006. 
  13. (2014) “Leaning in to "Muddy" Interviews”, Qualitative Inquiry 20 (2), p. 136–143. doi:10.1177/1077800413510869. 144894764. 
  14. Kusenbach, Margarethe. (29 January 2016) “The Go-Along Method”, Sensing the City (angle). Birkhäuser, p. 154–158. doi:10.1515/9783035607352-015. ISBN 978-3-0356-035-2.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Berg, Bruce L., 2009, Qualitative Research Methods for the Social Sciences. Seventh Edition. Boston MA: Pearson Education Inc.
  • Creswell, J. (1998). Qualitative inquiry and research design: Choosing among five traditions. Thousand Oaks, California: Sage Publications.
  • Creswell, J. (2003). Research Design: Qualitative, Quantitative, and Mixed Methods Approaches. Thousand Oaks, California: Sage Publications.
  • Franklin, M.I. (2012). Understanding Research: Coping with the Quantitative-Qualitative Divide. Londono: eldonejo Routledge.
  • Guba, E. and Lincoln, Y. (1989). Fourth Generation Evaluation. Newbury Park, California: Sage Publications.
  • Herrman, C. S. (2009). “Fundamentals of Methodology”, a series of papers On the Social Sciences Research Network (SSRN), online.
  • James, E. Alana, Slater, T. and Bucknam, A. (2011). Action Research for Business, Nonprofit, and Public Administration - A Tool for Complex Times . Thousand Oaks, CA: Sage.
  • Joubish, Farooq Dr. (2009). Educational Research Department of Education, Federal Urdu University, Karachi, Pakistan
  • Patton, M. Q. (2002). Qualitative research & evaluation methods (3rd edition). Thousand Oaks, California: Sage Publications.
  • Silverman, David (Ed). (2011). Qualitative Research: Issues of Theory, Method and Practice, Third Edition. London, Thousand Oaks, New Delhi, Singapore: Sage Publications
  • Webster's New International Dictionary of the English Language, Second Edition, Unabridged, W. A. Neilson, T. A. Knott, P. W. Carhart (eds.), G. & C. Merriam Company, Springfield, MA, 1950.