Metopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lapito kaj centaŭro: metopo de la Partenono

Metopo en la klasika arkitekturo de la antikva epoko laŭ la Esperanto-vortaro PIV estas "elemento de dorika friso, ŝtonplato dekore aŭ figure skulptita inter du triglifoj".

Laŭ Francisko Azorín metopo estas Ornamita pleto inter ĉiu du triglifoj ĉe la dorikorda friso.[1] Li indikas etimologion el la greka metope, el meta + ope (meza truo) kaj de tie la latina metopa. [2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Temas pri rektangula arkitektura elemento, kiu alterne kun triglifo konsistigas dekoran bendon supre de antikva dorika konstruaĵo. Metopoj ofte havis pentritajn aŭ skulptitajn dekorojn, la plej fama ekzemplo estas la 92 metopoj de la friso de la Partenono en la akropolo de Ateno, kiu bildigas la batalon inter la centaŭroj kaj la lapitoj. La farbo de la plej multaj metopoj perdiĝis dum la jarcentoj, sed restis sufiĉaj spuroj por havi proksiman ideon de la origina aspekto.

Strukture, metopoj povas esti ĉizitaj el unu bloko kun triglifo aŭ pluraj triglifoj, aŭ ili povas esti ĉizitaj unuope kaj poste esti enmetataj en la triglifajn blokojn kiel en la templo de la diino Afea. Kvankam ili tendencas esti pli-malpli kvadrataj, iuj metopoj estas signife pli respektive malpli larĝaj ol altaj. En iuj frisoj ankaŭ la larĝeco de la metopoj varias.

Jen kvar fotoj de metopoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 138.
  2. Azorín, samloke.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Robertson, D. S. (1929) Handbook of Greek and Roman Architecture. Kembriĝo (Anglio): eldonejo Cambridge University Press.