Metra decimala sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Buroo Internacia pri pezoj kaj mezuroj (Bureau international des poids et mesures, mallonge “BIPM”) en Sèvres, Francio.
En ruĝa la landoj kiuj ankoraŭ ne oficiale adoptis la metran dekuman sistemon (nome Usono, Birmo kaj Liberio).

La metra decimala sistemometra dekuma sistemo estas internacie interkonsentita decimala sistemo de mezurado. Ĝi estis origine bazata sur la mètre des Archives kaj la kilogramme des Archives enkondukita de la Unua Respubliko de Francio en 1799,[1] sed laŭlonge de la jaroj la difinoj de la metro kaj de la kilogramo estis redifinitaj, kaj la metra sistemo etendiĝis por aligi multajn pliajn dekumajn unuojn. Kvankam aperis nombraj variantoj de la metra sistemo fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj, la termino estas nune ofte uzata kiel sinonimo por "SI"[2] mallongigo por la "Internacia sistemo de unuoj" — nome la oficiala sistemo de mezuroj en preskaŭ ĉiu lando de la mondo. La difino de SI ankaŭ inkludis regulojn, la samajn por ĉiuj lingvoj, por skribi SI-kvantojn.

Lingva diverseco[redakti | redakti fonton]

La metra sistemo estas dekumo-bazita mezursistemo. La sistemo havas unuojn de mezuro por ĉiu kvanto. La nomoj de plej multaj unuoj de mezuro en la metra sistemo havas du partojn. Unu parto estas la unuopa nomo kaj la alia parto estas la prefikso. Ekzemple, en la nomo "centimetro", la vorto "centi" estas la prefikso kaj la vorto "metro" estas la unuopa nomo. Kelkfoje, kiel kun metro, litro kaj gramo, ne ekzistas prefikso[3].

En la metra sistemo, ĉiuj unuoj havas "simbolon". Simboloj formas taŭgan manieron por skribi la nomojn de unuoj. Ĉiuj landoj de la mondo uzas la saman simbolon por unuo, kvankam ili povus havi malsamajn manierojn por redakti la nomon de la unuo tekste. Ĉiuj homoj uzas la simbolon "km" por "kilometro", sed en subaj landoj homoj skribas ekzemple [4] :

Longa vojo sen 'fina venko'[redakti | redakti fonton]

La Franca Revolucio en 1799 leĝe devigis uzi la metran sistemon unuafoje en la pariza regiono. En 1812 Napoleono Bonaparte jam konkers plej grandan parton de Eŭropo kaj devige enkondukis la metran sistemon en la konkeritaj teritorioj. Kvanvam la metra sistemo estis multe pli facila ol la ĝis tiam uzataj metraj sistemoj la vojo al popola akceptado estis longa, ĉefe ĉar homoj malfidis la novan sistemon timante ke oni povus trompi ilin. Post la Batalo de Waterloo oni revenis al la antaŭa sitemo, sed 50 jaroj poste, en 1840, la metra sistemo estis re-enkondukita duan fojon por tuta Francio. Komence de la dua mondmilito plejparto de la ne-anglaparolantaj landoj en Eŭropo kaj la mondo adoptis la metran sistemon. Iuj homoj en Usono volas kompletan ŝanĝon al la metra sistemo dirante ke tio plifaciligos ĉion por ĉiuj[5]. Kiam Metrication Board, fondita en 1969 por helpi al Britio ŝanĝi la metran dekuman sistemon, estis fermita en 1981 la plej multaj registaroj kaj industrioj ŝanĝis al la metra sistemo sed multaj ĉiutagaj aferoj kiel trafikŝildoj restis senŝanĝaj[6]. Tamen, en 2018, aviadistoj daùre parolas pri futoj, maristoj pri mejloj kaj nodoj kaj tubistoj pri coloj, ankaŭ uzataj por mezuri niajn ekranojn. Restas ankoraŭ tempo por atingi la 'finan venkon'.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alder, Ken (2002). The Measure of all Things—The Seven-Year-Odyssey that Transformed the World. London: Abacus. ISBN 0-349-11507-9.
  2. La jenaj mallongigoj estas uzataj el la francaj nomoj de la organizoj aŭ interkonsentoj
  3. (angla) International Bureau of Weights and Measures(2006), The International System of Units (SI)(PDF) (8-a ekld.), p. 121, ISBN 92-822-2213-6
  4. (angla) Directive 1999/94/EC relating to the availability of consumer information on fuel economy and CO2 emissions in respect of the marketing of new passenger cars. Eŭropa Parlamento kaj de la Eŭropa Konsilio, la 13-an de Decembro 1999. Aldono II, sekcio 2.
  5. Page, Chester H; Vigoureux, Paul, eds. (20 Majo 1975). The International Bureau of Weights and Measures 1875 - 1975: NBS Special Publication 420. Washington, D.C.: National Bureau of Standards. p. 244.
  6. (angla) White Paper on Metrication (1972): Summary and Conclusions (para 100). London: Department of Trade and Industry Consumer and Competition Policy Directorate. 1972. §100.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]