Metriopelia
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
|
Vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Metriopelia estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. La specioj de tiu genro vivas en sekaj, altateraj habitatoj laŭlonge de Andoj en Sudameriko. Ili havas grandajn flugilojn kaj tri specioj havas oranĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulajn.
La genron enkondukis la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte en 1855 kun la Nigraflugila grundokolombo (Metriopelia melanoptera) kiel tipa specio.[1] La nomo de tiu genro kombinas vortojn de Antikva greka metrios kun la signifo "mezgranda" kun peleia kun la signifo "kolombo".[2]
La genro enhavas kvar speciojn de grundokolomboj kiuj estas jenaj:[3]
- Nudvizaĝa grundokolombo, Metriopelia ceciliae (Lesson, 1845) norda Argentino, sudokcidenta Bolivio, norda Ĉilio, kaj Peruo. LC
- Nigraflugila grundokolombo, Metriopelia melanoptera (Molina, 1782) orienta Argentino, sudokcidenta Bolivio, Ĉilio, dise en Kolombio kaj Ekvadoro, kaj Peruo. LC
- M. m. melanoptera
- M. m. saturatior
- Orpunkta grundokolombo, Metriopelia aymara (Prévost, 1840) nordokcidenta Argentino, sudokcidenta Bolivio, norda Ĉilio, kaj suda Peruo. LC
- Morena grundokolombo, Metriopelia morenoi (Sharpe, 1902) nordokcidenta Argentino. LC
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1855) “Coup d'oeil sur les pigeons (quatrième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 40, p. 15–24 [23].
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 4 March 2020 .
| ||||||||||||||||||


