Metro (rokgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metro
Metro en 1968
Metro en 1968
Bazaj informoj
Deveno Budapeŝto,  Hungario
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
Aktivaj jaroj 1960-1972
Parencaj
temoj
Omega (rokgrupo), Locomotiv GT, Illés (rokgrupo)
Signifa instrumento
gitaro, drumo, kanto
vdr

Metro estis hungara rokgrupo fondita en 1962. La grupo apartenis al la plej gravaj ŝlagrorkestroj en la 1960-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1960 Zorán Sztevanovity fondis ŝlagrorkestron, ili muzikadis en junulara klubo de Stacidomo Nyugati. En la sekva jaro ili translokiĝis al klubo Metro. Iam tio estis klubo de metrolaboristoj. La muzikgrupo iĝis populara komence per tralaboroj de eksterlandaj ŝlagroj (The Shadows, Cliff Richard, Roy Orbison) kaj la gejunuloj nomumis la gitarorkestron pri nomo de la klubo, kiu estis Metro. Kiel estas videbla sur la bildo, ili ricevis permeson nur tiam, se ili muzikadis en decaj malhelaj kostumoj. Tiutempe tio necesis ankaŭ en aliaj lokoj en Hungario. Iom poste ili muzikadis ankaŭ en aliaj kluboj, junularaj amuzejoj, eĉ ili estis videblaj en Hungara Televizio. Al orkestro de Zorán Ottó Schöck (1963), Dusán Sztevanovity (1964), drumisto Győző Brunner (1965), kantisto Sarolta Zalatnay kaj gitaristo Károly Frenreisz. En mezo de la 1960-aj jaroj ili jam komponadis ŝlagrojn aŭ ili muzikadis jam aliajn hungarajn ŝlagrojn. En 1969 aperis ilia unua sondisko, tiutempe la drumisto estis András Veszelinov. La orkestro en 1972 ĉesis, poste Zorán faris solistan karieron.

Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Citromízű banán
  • Mária volt
  • Mi fáj
  • Ülök egy rózsaszínű kádban

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]