Metro Center (Metroo de Vaŝingtono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Metro Center
Stacio Metro Center
Stacio Metro Center
Situo
Lando Usono Usono
Urbo Vaŝingtono
Geografia situo 38° 53′ 54″ N, 77° 1′ 41″ U38.898303-77.028099Koordinatoj: 38° 53′ 54″ N, 77° 1′ 41″ U
Metro Center (Vaŝingtono)
DEC
Metro Center
Situo de Metro Center
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 2 flankaj (supra etaĝo)
1 insula (malsupra etaĝo)
Historio
Malfermo 27-a de marto 1976
Administrado kaj utiligado
Trafikanto WMATA WMATA Metro Logo small.svg
Kodo de la stacio A01 (supra etaĝo)
C01 (malsupra etaĝo)
Linio ruĝaruĝa
Antaŭa stacio Posta stacio
Farragut North Gallery Place–Chinatown
Linio bluablua
Antaŭa stacio Posta stacio
McPherson Square Federal Triangle
Linio oranĝaoranĝa
Antaŭa stacio Posta stacio
McPherson Square Federal Triangle
Linio arĝentaarĝenta
Antaŭa stacio Posta stacio
McPherson Square Federal Triangle
v  d  r
Information icon.svg

Metro Center estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi estis inter la unuaj stacioj, kiuj ekservis la 27-an de marto 1976. En 2006 ĝi havis 10,8 milionojn da pasaĝeroj, kio estis jara kresko de 2 elcentoj.

En Metro Center kruciĝas tri linioj:

  • En la supra etaĝo trafikas la ruĝa linio; ĝi havas flankajn kajojn.
  • En la suba nivelo trafikas la oranĝa kaj la blua linioj; tie estas insula (intertraka) kajo. Tie trafiku ankaŭ la planata arĝenta linio.

Metro Center estas la sola stacio de la vaŝingtona metroo, kiu ricevis sian nomon ne de iu loka objekto, sed de sia metroa funkcio ("metroa centro" aŭ "metroaĵo centra"). Ĝi situas en la urbocentro de Vaŝingtono, sub areo etendiĝanta pli-malpli okcident-oriente inter la 11-a kaj 13-a stratoj kaj sud-norde inter la stratoj G kaj H, ĉiuj el la nord-okcidenta kvarono. Estas nur unu lifto al la strata nivelo, je la okcidenta flanko de la 12-a strato, norde de G-strato.

Metro Center estas la dua plej uzata stacio de la reto (post Union Station), kun mezume 30.500 pasaĝeroj labortage (nombro de majo 2006).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]