Manila Metropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metro Manila)
Manila Metropolo
Administra regiono
metropola regiono • regiono en Filipinoj • ĉefurba regiono [+]

LandoFilipinoj

Supermara altecom [+]
ĈefurboManilo
- koordinatoj15° N, 121° O (mapo)14.583333333333121Koordinatoj: 15° N, 121° O (mapo)
Areo611,39 km² (61 139 ha) [+]

Loĝantaro13 484 462 [+] (1-a de majo 2020)
Denseco22 055,42 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+08:00 [+]
ISO 3166-2PH-00

Manila Metropolo (Tero)
Manila Metropolo (Tero)

Manila Metropolo (Filipinoj)
Manila Metropolo (Filipinoj)
DEC

Map
Manila Metropolo

Vikimedia Komunejo:  Metro Manila [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Politika mapo de la Manila Metropolo kun ĝiaj lokaj registaraj unuoj.
Manila trajnsistemo
Nilád, Scyphiphora hydrophyllacea.

La Manila Metropolo, tagaloge Kalakháng Maynilà, Kamaynilaan, aŭ la Nacia Ĉefurba Regiono, tagaloge Pambansáng Punong Rehiyón, estas la administra regiono ampleksanta 17 lokajn registarajn unuojn, inkluzive de 16 urboj kaj la municipo de Pateros. Unu el la lokaj registaraj unuoj estas la urbo de Manilo, la nacia ĉefurbo de Filipinoj. La urbo Kezonurbo, tagaloge Lungsód Quezon, ankaŭ unu el la lokaj registaraj unuoj de la Manila Metropolo, estis la eksa ĉefurbo (1948–1976) de Filipinoj.

Noma Origino[redakti | redakti fonton]

La Manila urbnomo venas el la tagaloga esprimo "May nilád!", kiu signifas "Ekzistas nilád!". La nilád estas specio de arbedo sur plaĝoj de la rivero Pasig kaj de la Manila Golfo. Tiu specio estas Scyphiphora hydrophyllacea kaj ĝi povas kreski al alteco de 3 metroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la Manila Metropolo estas pli ol 13 484 462 personoj (en la jaro 2020) kun la denseco de 22 000 personoj/km2. La Manila Megalopolo aŭ la Pligranda Manilo, kiu inkluzivas ankaŭ de antaŭurboj en la apudaj provincoj de Laguna, Cavite, Rizal, kaj Bulacan, havas loĝantaron de ĉirkaŭ 20 milionoj da personoj.

Lokaj Registaraj Unuoj[redakti | redakti fonton]

Kune la 17 lokaj registaraj unuoj de la Manila Metropolo havas landan areon de 619,57 km2.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas larĝaj ŝoseoj por aŭtomobiloj. Ekzistas aŭtobusa sistemo kaj urbtrajna sistemo. Ekzistas multaj publikaj ĵipoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.