Metroo de Ĥarkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Ĥarkivo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Ĥarkivo
 Ukrainio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 23-a de aŭgusto 1975
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 38,1 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 30
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm
Posedanto Urbodomo de Ĥarkivo
Transportisto Харківський метрополітен
Mapo
vdr

La Metroo de Ĥarkivo (ukraine Харківське метро) estas la subtera transportsistemo de la urbo Ĥarkivo, la dua plej granda urbo en Ukrainio. La metroo estis la dua en Ukrainio (post tiu de Kievo) kaj la sesa en Sovetunio kiam ĝi malfermiĝis en 1975.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencaj planoj por metroo en Ĥarkivo estis faritaj kiam la grandurbo estis la ĉefurbo de Ukraina SSR. Tamen, post kiam la ĉefurbo estis transigita al Kievo en 1934 kaj Ĥarkivo suferis konsiderindan detruon dum la Dua Mondmilito, la metroo estis deprenita de la tagordo. En la mezaj 1960-aj jaroj, la ekzistanta publika transporto estis ellasita ankaŭ, kaj konstruado de la metroo komenciĝis en 1968. Sep jarojn poste, la 23-an de aŭgusto 1975, la unua segmento de ok stacioj kaj 10,4 kilometroj estis malfermita. Laŭ iuj, la metroo ne havas la belajn kaj troajn ornamaĵojn, kiujn havas la tipaj metrostacioj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Tamen, ĝi estas konsiderata unu el la plej bonaj el la mezaj 1970-aj jaroj kaj unu el tiuj konstruitaj en plej noviga stilo por la epoko.

Linioj[redakti | redakti fonton]

La koloroj en la tabelo korespondas al la koloroj de la metrolinioj de Ĥarkivo.

# Numero Malfermo Longo Nombro
da stacioj
Linio 1 Línea 1
Ĥolodnohirsko-Zavodska
1975 17.3 km 13
Linio 2 Línea 2
Saltivska
1984 10.3 km 8
Linio 3 Línea 3
Oleksiivska
1995 11.1 km 9
Totalo: 38.1 km 30

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala retejo Arkivigite je 2019-10-12 per la retarkivo Wayback Machine (24 Junio 2019) (ukraine)
  2. Первая очередь (1968-1975) | Мир метро. Мир метро. Alirita 2020-04-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metro de Járkov en la hispana Vikipedio.