Metroo de Almato
| Metroo de Almato | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Алматы метрополитені | |||||
| metroo | |||||
| Komenco | 2011 vd | ||||
| Geografia situo | 43° 14′ 24″ N, 76° 54′ 54″ O (mapo)43.2476.915Koordinatoj: 43° 14′ 24″ N, 76° 54′ 54″ O (mapo) | ||||
| Lando(j) | Kazaĥio vd | ||||
| Situo | Almato | ||||
|
| |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||

1-a: ruĝa
2-a: blua
3-a: verda.
Projektitaj kaj ankoraŭ ne konstruitaj partoj markitas per strekaj linioj. Ekde kreo de tiu ĉi mapo estas decidite ke la "blua" linio estos daŭrigo de la "ruĝa", kaj do la 2-a linio estos la "verda".
Metroo de Almato estas metroo en la urbo Almato, Kazaĥio.
La 21-an de oktobro 2010 okazis la prova lanĉo de la metroo, kiu estis konstruata ekde la fino de la 1980-aj jaroj. La unua linio (kun sep stacioj) ekfunkciis en decembro de 2011[1].
Linioj kaj stacioj
[redakti | redakti fonton]Ruĝa linio
[redakti | redakti fonton]La 1-a, tiel nomata ruĝa linio, iras de nordoriento al sudokcidento. Nuntempe ĝi konsistas el la sekvaj 11 stacioj:
| Stacio | Ruslingva nomo | Kazaĥlingva nomo |
|---|---|---|
| Rajimbek batir | Райымбек батыр | Райымбек |
| Ĵibek Ĵoli | Жибек Жолы | Жібек Жолы |
| Almali | Алмалы | Алмалы |
| Abaj | Абай | Абай |
| Bajkonur | Байконур | Байқоңыр |
| Teatro de Muĥtar Auezov | Театр имени Мухтара Ауэзова | Мұхтар Әуезов атындағы театры |
| Alataŭ | Алатау | Алатау |
| Sajran | Сайран | Сайран |
| Moskva | Москва | Мәскеу |
| Sariarka | Сарыарка | Сарыарқа |
| Baŭrĵan Momiŝuli | Бауыржан Момышулы | Бауыржан Момышұлы |
La unuaj sep stacioj de la linio, de Rajimbek batir ĝis Alatau, ekfunkciis en la jaro 2011. Je la 18-a de aprilo 2014 al ili aldoniĝis du novaj stacioj: Sajran kaj Moskva.[2] Ĝis 2017 oni planas malfermi du pluajn staciojn Sariarka kaj Dostik, kaj ĝis 2018 du pli: Alti Alaŝ kaj Kalkaman.[3]
Krome, ekzistas planoj ekstendi la linion norden, ekde Rajimbek ĝis fervojstacidomo Almato-I. Ĝi havos staciojn kun jenaj proponitaj nomoj (de sude al nordo): Ĵansugirov, Granda Almata kanalo, Stadiono, Parko de Baum, Bogdan Ĥmelnickij, Almato-I. Ĝia konstruo komenciĝos nur post finkonstruo de la suda parto, do en 2018 aŭ 2019, kaj finiĝos plej verŝajne ne pli frue ol 2030.[3]
Verda linio
[redakti | redakti fonton]La dua, "verda" linio de Almata metroo laŭplane havos 10 staciojn: Duman, Centra parko, Dostik, Ĵeltoksan, Bajtursinov, Auezov, Alatau-2, Ĵandosov, Kablukov kaj Orbita. Ĝia konstruo ekspekte komenciĝos inter 2024 kaj 2026.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ruse В Алма-Ате состоялся пробный запуск метро
- ↑ Две новые станции метро открылись в Алматы. Tengrinews.kz (18.04 12:22). Alirita 2015-04-21 .
- ↑ 3,0 3,1 Останавливать работу по строительству алматинского метро будет неправильно. Я думаю, мы найдем поддержку — А. Есимов. «Казинформ» (10 декабря 2010). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2011-08-08 . Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine



