Metroo de Helsinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oranĝkolora trajno de la Metroo de Helsinko

La Metroo de Helsinko (en la finna lingvo Helsingin metro; svede Helsingfors metro) estas la metroo funkcianta en la urbo Helsinko, kaj nuntempe la sola metroo en Suomio. La metrosistemo malfermiĝis je la 2-a de aŭgusto 1982, post 27 jaroj da planado. La metroo estas la plej norda en la mondo kaj en la momento de ĝia inaŭgurado estis la plej mallongdistanca en la mondo.

La metroo konsistas el simpla linio kun 16 metrostacioj, entute 22.1 km longa. Ĝi servas ĉefe por la ĉeurboj de la oriento, sed ankaŭ uzata kiel transportilo ene de la urbocentro de Helsinko. Laŭ la statistikoj de la entrepreno kiu posedas ĝin, la nombro de pasaĝeroj superas la 50 milionojn ĉiujare. Tradicie oni asocias kun la metroo oranĝan koloron.

Listo de stacioj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Helsinka metroo en la 2007-a jaro.

Kvankam Helsinka metroo estas konsiderata la sola linio, ĝi subdividiĝas je tri segmentoj konektaj je unu nodo — la stacio Itäkeskus. Ĉi-sube ni donos la liston de stacioj posegmente, de okcidente al oriento.

Ruoholahti–Itäkeskus[redakti | redakti fonton]

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Ruoholahti Gräsviken jes
Kamppi Kampen jes
Rautatientori Järnvägstorget jes
Helsingin yliopisto Helsingfors universitet jes
Hakaniemi Hagnäs jes
Sörnäinen Sörnäs jes
Kalasatama Fiskhamnen ne
Kulosaari Brändö ne
Herttoniemi Hertonäs jes
Siilitie Igelkottsvägen ne
Itäkeskus Östra centrum jes

Itäkeskus–Mellunmäki (norda branĉo)[redakti | redakti fonton]

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Itäkeskus Östra centrum jes
Myllypuro Kvarnbäcken ne
Kontula Gårdsbacka ne
Mellunmäki Mellungsbacka ne

Itäkeskus–Vuosaari (suda branĉo)[redakti | redakti fonton]

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Itäkeskus Östra centrum jes
Puotila Botby gård jes
Rastila Rastböle ne
Vuosaari Nordsjö ne

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]