Metroo de Omsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Omsko
Омский метрополитен
metroo • nerealigita projekto
Ĝeneralaj informoj
Loko Omsko,  Rusio
Transportsistema speco Metroo
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 6,1 km
Nombro de linioj 1
Nombro de stacioj 4
Mapo
Konstruata metro-reto
Konstruata metro-reto
vdr

La Metroo de Omsko (ruse Омский метрополитен) estis projekto en Omsko, en Rusio. Tiu metroo estus la dua metro-reto en Siberio, post la Metroo de Novosibirsko, kiu estis malfermita en la mezaj 1980-aj jaroj.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Konstruado komenciĝis en 1992 inter stacioj Tupolevskaja (ruse Туполевская) kaj Raboĉaja (ruse Рабочая). La unuaj planoj necesigis la malfermon de la sekcio inter la metrostacioj Marŝala Ĵukova kaj Raboĉaja sur la dekstra bordo de la rivero Irtiŝo por konektiĝi al la urbocentro en la industria distrikto, kaj poste konekti la linion sur la kontraŭa flanko de Irtiŝo. Tiu linio havas longecon de 6,1 km. La averaĝa rapido devus esti 36 km/h. La antaŭvidita jara trafiko estis de 69 milionoj da pasaĝeroj. Pro la malbona financa situacio, en 2003, nur la parto inter Tupolevskaja kaj Raboĉaja estis kompletigita (sen stacioj inter ili). Tiutempe, planoj ŝanĝiĝis kaj la aŭtoritatoj decidis konekti la du bordojn de la rivero Irtiŝo per ponto.

En februaro 2014, la urba registaro de Omsko, konsiderante ke la kosto de la projekto fariĝis tro multekosta, decidis konekti la konstruitan subteran parton de la metroo kun la surtera tram-reto[1]. En julio 2014, kompanio Sibmost subskribis kontrakton de 84,6 milionoj da rubloj por realigi studon de dizajno cele al transformo de la projekto de metroo en tiun de malpeza fervojo (tramvojo) de 7,5 km[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Métro d'Omsk en la franca Vikipedio.