Metroo de Pjongjango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Pjongjango
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Pjongjango
 Nord-Koreio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1-a de septembro 1973
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 35 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 17
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Metroo de Pjongjango
Mapo
Linia mapo
Linia mapo
vdr

Metroo de Pjongjango (koree 평양지하철도) estas metroa sistemo en Pjongjango, ĉefurbo de Norda Koreio.

Konstruo de la metropola reto komencis en 1968, kaj malfermita en Septembro 1973 de siatempa Prezidanto Kim Il-sung. En 1971, okazis akcidento dum la konstruado de tunelo sub la Taedong Rivero por la Ponghwa (koree 봉화) stacio. Iuj fontoj diras ke almenaŭ 100 laboristoj mortis en la akcidento.

Metroo de Pjongjango estas la plej profunda metroo en la mondo - la profundeco estas proksimume 110 metroj subtere. La Metroo de Pjongjango havas muzeon pri ĝia konstruado kaj historio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La liniojn oni ekkonstruis en 1968.

Chollima-linio malfermiĝis la 1-an de septembro 1973.

Hyoksin-linio malfermiĝis la 1-an de septembro 1978.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Kaeson stacio
Puhŭng stacio
Puhŭng stacio
Puhŭng stacio

Estas 2 linioj en la metroo. Ilia totala longeco estas 35 km.

Larĝo de la trako estas 1435 mm (norma ŝpuro), elektron provizas tria relo per kontinua kurento de 825 V.

Stacioj[redakti | redakti fonton]

La metroo havas 17 staciojn.

Chollima-Linio[redakti | redakti fonton]

Stacio Signifo Korea nomo Rimarko
o 01Pulgunbyol (ruĝa stelo) 붉은별역
o 02Jonu (kunbatalanto) 전우역 (-->Hyoksin (Jonsung))
o 03Kaeson (triumfo) 개선역
o 04Tongil (unuigo) 통일역
o 05Sungni (venko) 승리역
o 06Ponghwa (signalfajro) 봉화역
o 07Yonggwang (gloro) 영광역 (--> Pjongjanga)
o 08Puhung (restarigo) 부흥역


Hyoksin-Linio[redakti | redakti fonton]

Stacio Signifo Korea nomo Rimarko
o 21Rakwon (paradizo) 락원역
o 22Kwangmyong (lumo) 광명역 (fermita)
o 23Samhung (triaj originoj) 삼흥역
o 24Jonsung (triumfo) 전승역 (-->Chollima (Jonu))
o 25Hyoksin (reformo) 혁신역
o 26Konsol (konstruo) 건설역
o 27Hwanggumbol (ora kampo) 황금벌역
o 28Konguk (fondo de ŝtato) 건국역
o 29Kwangbok (restarigo) 광복역


Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

Vagonoj parte venis de U-Bahn de Berlino (Germanio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]