Metroo de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Romo
Metropolitana di Roma
emblemo
metroo • transporta reto
Geografia situo 41° 53′ 35″ N, 12° 28′ 58″ O (mapo)41.89305555555612.482777777778Koordinatoj: 41° 53′ 35″ N, 12° 28′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Situo Romo
Metroo de Romo (Latio)
Metroo de Romo (Latio)
DEC
Metroo de Romo
Metroo de Romo
Map
Metroo de Romo
vdr

La Metroo de Romo (itale Metropolitana di Roma) estas la metrosistemo de Romo, ĉefurbo de Italio kaj unu el la plej gravaj eŭropaj urboj el historia, ekonomika kaj kultura vidpunktoj. La metroo konsistas el tri linioj (A, B, C) kun entute 53,4 km, krom aliaj du antaŭurbaj linioj kaj unu linio de leĝera metroo.

Linioj A, B kaj C de la Metroo de Romo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua metroo de Romo estis projektita kaj ekkonstruita en la jardeko 1930 dum regado de la faŝisma reĝimo, kun la celo oferti rapidan komunikadon de la Stacidomo Roma Termini, situanta en la urbocentro, kun la nova distrikto nomata E42, kie devintus celebriĝi la Universala Ekspozicio de 1942. Tamen, tiu okazintaĵo ne realiĝis pro la eniro de Italio en la Dua Mondmilito en 1940. En la momento de la haltigo de la laborado jam estis faritaj pluraj tuneloj kiuj funkciis kiel rifuĝejoj.

La konstrulaboroj rekomenciĝis en 1948, samtempe la avancoj de la laborado en la zono kie devis celebriĝi la ekspozicio ŝanĝis sian aspekton kaj finan celon (ĝi fariĝis administra kvartalo) kaj la nomo estis ŝanĝita al (EUR). La linio inaŭguriĝis la 10-a de februaro 1955.

Dum longa tempo oni intencis konstrui en Romo metropolitan reton laŭ la modeloj de aliaj urboj Londono kaj Parizo, sed pro diversaj kaŭzoj (burokrataĵoj, disputoj pri la planoj, sinsekvaj reviziadoj de la reguligaj planoj...) ĝia disvolviĝo rimarkinde prokrastiĝis.

Estis en 1959 kiam aprobiĝis la konstruado de la dua metrolinio kiu transiris la centron de Romo kaj interkonektiĝis kun la jam ekzistanta linio. En 2014 estis malfermita unua parto de la tria linio (C, verdkolora).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]