Metroo de Tbiliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Tbiliso
თბილისის მეტროპოლიტენი
emblemo
metroo
Komenco 1966 vd
Lando(j) Kartvelio vd
Situo Tbiliso
Retejo Oficiala retejo
vdr
Metroo de Tbiliso

La Metroo de Tbiliso (kartvele თბილისის მეტროპოლიტენი, Tbilisis Met'rop'olit'eni) ĝi estas la metrosistemo kiu funkcias en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi estis malfermita al la publiko en la jaro 1966, ĝi fariĝis la kvara metroo en la antikva Sovetio. Kiel la plimulto de tiuj eks-sovetaj metrooj, la metrostacioj estas tre profundaj kaj dekoraciataj. Nuntempe la metroo konsistas el du linioj, 22 stacioj kaj 26,4 kilometroj longe. Dudek stacioj estas subteraj kaj du surteraj.

Dum la periodo de la jardeko 1990, la plimulto de la nomoj de la metrostacioj el la sovetia epoko estis rebaptataj, malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj severe frapis la sistemon en ĝia infrastrukturo, funkciado kaj plilongigoj post la kolapso de Sovetio. Ĝis antaŭnelonge la metroo estis funkciigita per tre malfacilaj kondiĉoj pro la nesufiĉa elektro. Ankaŭ ĝi fifamiĝis kiel ŝtelejo. Post tiu kriza epoko la metroo de Tbiliso, la sola de Kartvelio, ekfunkcias bone kaj ĝi estas uzata de granda procento de la loĝantaro kaj la turistoj.

Nuntempe, la metroo de Tbiliso, troviĝas en rehabilitiĝa procezo kiu inkluzivas la rekonstruadon de pluraj metrostacioj kaj la modernigadon de la trajnoj, inter aliaj servoj. La urba buĝeto de la jaro 2006 asignis 16 milionojn da larioj por tiu ĉi projekto.

Linioj kaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Metroplano de la Metroo de Tbiliso

La koloroj de la tabulo korespondas al la koloroj de la reto.

Linio Inaŭgurita Longeco Metrostacioj
1 Gldani-Varketili 1966 19.6 km 16
2 Saburtalo 1979 6.8 km 6
Totalo: 26,4km 22

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]