Metroo de Tokio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun la metroa sistemo "Tokyo Metro" (東京メトロ), administrata de la kompanio "Tokyo Metro Co., Ltd."

Metroo de Tokio
東京の地下鉄
emblemo
metroo
Subway in Japan • transport in Greater Tokyo
Lando(j) Japanio vd
Situo Tokio
vdr
Metroa enirejo de la stacio "Ebisu" (kvartalo Ŝibuja)

Metroo de Tokio (japane 東京の地下鉄, Tōkjō no ĉikatecu) estas sistemo de transporto operaciata de du malsamaj kompanioj: Toej (都営 [Toei]) kaj Tokyo Metro (東京メトロ [tōkjō metoro]). Tokio havas 13 metroliniojn, kun tuta longo de 286,2 km, kio iĝas ĝin la kvina plej granda metroreto de la mondo, post la metrooj de Novjorko, Londono, Moskvo kaj Madrido. Ĝi estas la dua plej uzata en la mondo, kun 2'500 milionoj da uzantoj ĉiujare. La unua metroo en Azio, estis inaŭgurita en Tokio en decembro 1927. En 1995 ĝi havis internacian famon, kiam la terorisma grupo Aum Ŝinrikjo ("Supera Vero") atencis per sarino en la metroo, okazigante 27 mortintojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Linio Ginza (en la sekcio "Historio").

Konstruado de la metroo de Tokio komencis la 29-an de septembro 1925 fare de kompanio Tokyo Underground Railway. La 30-an de decembro 1927 estis malfermata unua linio inter stacioj Asakusa kaj Ueno.

En la jaro 1941 oni anstataŭigis la kompanion Tokyo Underground Railway per nova kompanio Teito Rapid Transit Authority (帝都高速度交通営団 Teito Kosokudo Kocū Eidan), konata ankaŭ kiel Ejdan (営団 [Eidan]) aŭ TRTA. Ĝi administris metroon de Tokio ĝis la jaro 2004. La kompanio obeis al "Japana Ministerio pri Tero, Infrastrukturo kaj Transporto". Tio estis unu el la lastaj japanaj fervojaj kompanioj, administrataj de la registaro.

En la jaro 1953 la ununura linio, kuniginta la staciojn Asakusa kaj Ŝibuja, ricevis apartan nomon "linio Ginza", kiun ĝi havas ĝis nun. Oni nomis ĝin per aparta nomo por distingi ĝin de la dua linio — linio Marunouchi, kiun oni komencis konstrui en 1951 kaj malfermis en 1954.

Ĉe la administrado de la kompanio Ejdan la plena nomo de linioj inkluzivas la noman de la kompanio "営団": 営団千代田線 [Eida Ĉijoda-sen], 営団銀座線 [Eidan Ginza-sen], ktp. En la jaro 2004 la metroo de Tokio jam havis 13 linioj, kiel nun.

La 1-an de aprilo 2004 granda parto la Metroo de Tokio estis privatigata. La privatigita parto ricevis nomon Tokyo Metro Co., Ltd.. La restinta parto estas dua metroa sistemo Toej, administrata de Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 [Tōkjōto kōcū kjoku]).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]