Metroo de Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metroo de Vaŝingtono
Metroo en stacio Farragut West
Metroo en stacio Farragut West
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Vaŝingtona metropola areo,  Usono
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 27-a de marto 1976
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 208 km (129 mi)
Nombro de linioj 6
Nombro de veturiloj 1318
Nombro de stacioj 98
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 429 mm
Transportisto Washington Metropolitan Area Transit Authority (WMATA)
vdr
Reto de la metroo

La metroo de Vaŝingtono (angle Washington Metrorail aŭ mallonge Metro) estas la kerna sistemo de publika transporto por Vaŝingtono kaj ĉirkaŭaj areoj.

La reton de la metroo organizas Washington Metropolitan Area Transit Authority (WMATA).

La metroa reto ligas la urbon Vaŝingtono al jenaj kantonoj en la najbaraj ŝtatoj:

Post sia malfermiĝo en 1976 la reto de Metrorail kreskis al kvin linioj kun 86 stacioj kaj suma longo de 171,1 km. Laŭ la longo de la reto ĝi estas la dua plej granda metroo en Usono post tiu de Novjorko, ĝi do superas la reton de BART, kies teknikan sistemon ĝi transprenis. En 2008 ĝi transportis 215,3 milionojn da pasaĝeroj, tio estas mezume 728 mil pasaĝeroj tage. La veturprezoj varias laŭ la veturata distanco kaj laŭ la tempo.

Desegnis la strukturon de la metroo arĥitekto Harry Weese, uzante "nudan (videblan) betonon", kiu formas ornamajn geometriajn motivojn. La metroo estas konsiderata kiel ekzemplo de nudbetonismo (foje nomata "brutalismo") tipa por la fino de la 20-a jarcento. La volbaĵoj de la stacioj estis juĝitaj al la 106-a loko de la listo de Pintaj Arkitekturaĵoj de Usono (America’s Favorite Architecture) de American Institute of Architects.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭskala mapo

En la 1960-aj jaroj oni planis konstrui plektitan sistemon de urbaj aŭtovojoj en Vaŝingtono, sed parto de la publiko malkonsentis. La kontraŭeco al tiu projekto kreskis, kvankam Harland Bartholomew, prezidanto de la komisiono de teritoria planado por la Distrikto Kolumbio, juĝis, ke metroa reto estus senutila por la maldense loĝata teritorio. Fine oni akordis, ke la urbon ĉirkaŭu ringo da tanĝantaj aŭtovojoj, sed estu radiusaj fervojaj linioj. En 1966 oni kreis WMATA kaj donis al ĝi plenan povon de planado. En 1968 WMATA aprobis planon konstrui regionan reltransportan sistemon de 158 km. La konstruado de tiu ĉi metroo komenciĝis la 9-an de decembro 1969 kaj estis financata de la kongreso de Usono per la leĝo National Capital Transportation Act (nacia leĝo pri ĉefurba transporto). La 27-an de marto 1976 la sistemo estis inaŭgurita, kun longo de sep kilometroj de la "ruĝa linio" kun kvin stacioj, ĉiuj en la Distrikto de Columbia. Plivastiĝante la sistemo atingis la najbarajn urbojn kaj kantonjn:

La 13-an de januaro 2001 la sistemo atingis 166 km kaj 83 staciojn per la pretigo de la "verda linio", pli-malpli nord-suda. Branĉa linio, nomata la "blua", estis malfermita la 18-an de decembro 2004. Planata estas nova, "arĝenta", linio kaj plilongigo de la ruĝa linio al flughaveno Dulles. (La nacia flughaveno de Vaŝingtono, nomata Ronald Reagan, jam longe estas ligita kaj havas stacion ĉe la blua kaj flava linioj.) Per la arĝenta linio aldoniĝos 14 novaj stacioj, 11 el ili en kantono Fairfax kaj 3 en kantono Loudoin; ene de Vaŝingtono la arĝenta linio uzos la jam ekzistantajn trakojn de la oranĝa kaj blua linioj.

La reto[redakti | redakti fonton]

Nun la metroo de Vaŝingtono havas reton de 188 km, kvin linioj kaj 91 stacioj. La linioj ne havas numerojn, sed estas nomataj laŭ koloroj:

Metrolinioj de Vaŝingtono
Linia Nomo Malfermo Stacioj Longeco Finstacioj
mi (km) Okcidenta / Suda Orienta / Norda
ruĝaruĝa Ruĝa linio 1976 27 31,9 mi (51,3 km) Shady Grove Glenmont
bluablua Blua linio 1977 27 30,3 mi (48,8 km) Franconia–Springfield Largo Town Center
oranĝaoranĝa Oranĝa linio 1978 26 26,4 mi (42,5 km) Vienna New Carrollton
flavaflava Flava linio 1983 17 15,07 mi (24,25 km) Huntington
Franconia–Springfield (Pinta+)
Mount Vernon Square (Pintaj hr.)
Greenbelt (Pinta+)
Fort Totten (aliaj horoj)
verdaverda Verda linio 1991 21 23,04 mi (37,08 km) Branch Avenue Greenbelt
arĝentaarĝenta Arĝenta linio 2014 28 29,6 mi (47,6 km) Wiehle-Reston East
Ashburn (malfermos en 2020)
Largo Town Center

La arĝenta, la oranĝa kaj la blua linioj havas komunan parton; same la flava kaj la verda; same la flava kaj la blua; tial kelkaj stacioj estas kalkulataj dufoje aŭ trifoje en la tabelo.

La reto estas "rad-radia" (radiuseca); ĉiuj linioj pasas pli-malpli tra la centro, kie ili estas ligitaj en tri stacioj:

Aliaj stacioj estas Federal Center SW, Greensboro, Smithsonian, Spring Hill, Wiehle-Reston East, Capitol South, McLean, East Falls Church, West Falls Church, Dunn Loring, Vienna.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava akcidento okazis la 22-an de junio 2009, kiam metroa trajno (ŝajne senbremse) veturis al antaŭa trajno staranta. Mortis naŭ homoj. Antaŭe la 13-an de januaro 1982 mortis tri homoj, kiam dereliĝis trajno. Pliaj mortigaj akcidentoj ne estis.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tagon antaŭ la inaŭguro de prezidento Barack Obama, la 20-an de januaro 2009, estis rekorda nombro da pasaĝeroj, nome 866.681. Jam la sekvan tagon, la inaŭguran, tiu rekordo falis, ĉar estis 1.120.000 pasaĝeroj. La sistemo havas komputile regatajn barilojn, tiel ke eblas nombri la pasaĝerojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]