Metropola areo de Novjorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropolita areo de Novjorko

La metropola areo de Novjorko estas difinita de la Oficejo de la Censo de Usono kiel statistika areo Novjorko, Norda Nov-Ĵerzejo kaj Long-Insulo. Ĝia nukleo estas la urbo Novjorko kaj ĝi estas la sesa homaglomerado plej granda en la mondo, kun 18 897 109 loĝantoj en 2010 kaj areo de 17 405 kvadrataj kilometroj. La iom pli vasta "kombinita statistika areo Novjorkio-Newark-Bridgeport" eĉ havas preskaŭ 22,1 milionojn da loĝantoj (sama stato de 2010) kaj areon de 30 671 kvadrataj kilometroj. Krome, la metropola areo estas dividita en kvar regionojn. La teritorio sume ampleksas partojn de la usonaj subŝtatoj Novjorkio, Nov-Ĵerzejo, Konektikuto kaj Pensilvanio.