Metropola regiono Berlino-Brandenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola regiono Berlino-Brandenburgio
Metropolo
malhelruĝe: urbocentro de Berlino, oranĝkolore: aliaj partoj de Berlino, flave: metropolregionaj partoj de Brandenburgio, blanke: aliaj partoj de Brandenburgio
malhelruĝe: urbocentro de Berlino, oranĝkolore: aliaj partoj de Berlino, flave: metropolregionaj partoj de Brandenburgio, blanke: aliaj partoj de Brandenburgio
malhelruĝe: urbocentro de Berlino, oranĝkolore: aliaj partoj de Berlino, flave: metropolregionaj partoj de Brandenburgio, blanke: aliaj partoj de Brandenburgio
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio

Areo30 370,36 km² (3 037 036 ha) [+]

Loĝantaro5 892 069 [+] (30-a de junio 2014)
Denseco194,01 loĝ./km² [+] [+]

Metropola regiono Berlino-Brandenburgio (Tero)
Metropola regiono Berlino-Brandenburgio (Tero)
la metropola regiono Berlino-Brandenburgio



Vikimedia Komunejo:  Hauptstadtregion Berlin-Brandenburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La metropola regiono Berlino-Brandenburgio - germane Metropolregion Berlin-Brandenburg - havas du difinojn. En pli vasta senco, nomata "ĉefurba regiono Berlino-Brandenburgio", germane Hauptstadtregion Berlin-Brandenburg temas pri urbeca regiono konsistanta el la nacia ĉefurbo Berlino kaj la kompleta ĝin ĉirkaŭanta federacia lando Brandenburgio de Germanio, kiuj ambaŭ konsistigas la regionan nomon. Ekde la jaro 1995 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 30 370 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato fine de septembro 2012 vivis 6 024 000 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 196 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.

Kompare plej grandaj urboj de tiu teritorio en pli vasta senco estas Berlin, Potsdam, Cottbus, Brandenburg an der Havel kaj Frankfurt (Oder).

En pli malvasta senco, temas pri la nacia ĉefurbo Berlino kaj nur la plej proksimaj partoj de la ĝin ĉirkaŭanta federacia lando Brandenburgio de Germanio. Kalkulante tiel, en la regiono, kiu ampleksas areon de 3 743 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato fine de decembro 2011 vivis 4 416 000 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 1 180 homoj/km² - denseco tute komparebla kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo.

En tiu pli malvasta senco, la regiono konsistas

el la urboŝtato Berlino kaj

en Brandenburgio el la

kaj partoj de la distriktoj