Metropolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metropolito en hierarĥiaj kristanaj eklezioj estas episkopo de ĉefurbo de Romia provinco (metropolis), eklezia provinco aŭ regiona ĉefurbo.

Laŭ eklezio

En la Okcidenta patriarĥeco de Romkatolika Eklezio, metropolitoj superrigardas ceterajn episkopojn en provinco. Ili ankaŭ aŭtoritatas dum senpostenulado de la episkopejo pro morto aŭ rezigno. Ilia marko estas palio, per kiu ili rajtas sin kovri en sia provinco. Ĉiuj latinritaj metropolitoj estas ĉefepiskopoj, tamen ne ĉiu ĉefepiskopo metropolitas.

En Orienta Ortodoksismo, la signifon varias. En grekaj eklezioj, metropolitoj rangas sub ĉefepiskopoj. Primasoj de lokaj eklezioj sub patriarĥa rango ĝenerale estas ĉefepiskopoj. Male okazas ĉe slavaj eklezioj, kie metropolitoj rangas super ĉefepiskopoj kaj la titolo uzeblas por primaturboj kaj gravaj urboj. Ambaŭkaze, metropolitoj ne aŭtoritatas super aliaj episkopoj en iliaj provincoj. Tamen, metropolitoj (ĉefepiskopoj en Greka Ortodoksa Eklezio) estras siajn episkopajn sinodojn.

En orientritaj katolikaj eklezioj, la termuzo estas simila al al ortodoksa.

En anglikanismo, metropolito estas ĝenerale estro de nacia branĉo de la eklezio.