Metropolito de Kievo kaj de tuta Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metropolito de Kievo kaj de tuta Rusio — estas titolo de ĉefulo de Rusa Ortodoksa Eklezio dum tempo, kiam ĝi (Eklezio) troviĝas en strukturo de Konstantinopola Ortodoksa Eklezio; alivorte ekde Baptado de Rusio ĝis 1686, kiam Kieva Metropolita Eparĥio estis aligita al Moskva Patriarĥio pro aligado de Ukrainio al Rusio. Kvankam je 1299 Kievo ĉesis esti metropoliturbo, ĉiu metropolitoj, troviĝantaj en Vladimir kaj en Moskvo nomigis sin Metropolitoj de Kievo kaj de tuta Rusio.

La titolon havis ankaǔ metropolitoj de Grek-Katolika Eklezio.

Kievaj Episkopoj ĝis la granda skismo

Episkopoj de Rusoj

Kieva katedro de Romkatolika Eklezio, farita per Sankta Olga. Fakte episkopoj ne regis.

  1. Libutius (959 - 961)
  2. Adalbertus Magdeburgensis (961 - 962)
  3. vaka (962 - 1007)
  4. Bruno von Querfurt, apostolo de Prusio (1007 - 1008)

Kieva Eparĥio (988 - 1054)

  1. Mikaelo la 1-a (988 - 992)
  2. Leontio (992 - 1008)
  3. Teofilakto (1008 - 1018)
  4. Johano la 1-a (1008/18 - 1030)
  5. Teopempto (1035 - 1040)
  6. Kirilo la Greka - en rusa ĥronologio pri li oni ne skribis, ĉirkaŭ inter 1039 - 1050
  7. Ilariono Ruteno (1051 - 1054), unua rusorigina Metropolito.

Ortodoksaj Episkopoj

Kieva Eparĥio (1054 - 1458)

  1. Efremo 1054/1055—1065
  2. Georgo 1065—1076
  3. Johano la 2-a 1076/1077—1089
  4. Johano la 3-a 1090—1091
  5. Nikolao 1093— 1104
  6. Nikiforo la 1-a 1104 — 1121
  7. Nikito 1122— 1126
  8. Mikaelo la 2-a 1130—1145
  9. Klimento de Smolensk 1147 — 1155
  10. Konstanteno la 1-a 1156 - 1159
  11. Teodoro 1160— 1163
  12. Johano la 4-a 1164—1166
  13. Konstanteno la 2-a 1167—1169/1170
  14. Mikaelo la 3-a 1171—?
  15. Nikiforo la 2-a 1183—1201
  16. Mateo 1210— 1220
  17. Kirilo la 1-a 1224/1225—1233
  18. Josefo 1242/1247—?
  19. Kirilo la 2-a 1242/1247—1281
  20. Maksimo 1283—1305; ĝis 1299 estis en Kievo, poste estis en Vladimir
  21. Petro 1308— 1326
  22. Teognosto 1328—1353
  23. Alekseo 1354—1378
  24. Mikaelo Mitej 1379 — nomita metropolito
  25. Kipriano 1381—1383
  26. Pimeno 1382—1384, fakte ĝis 1389
  27. Dionisio 1383—1385
  28. Kipriano 1390—1406 — ree
  29. Fotio 1408—1431
  30. Gerasimo 1433—1435
  31. Isidoro 1437—1458

Dum episkopado de Isidoro en Moskvo enoficigitis alia metropolito Jono (1448 - 1461). Je 1461 metropolitoj, havantaj katedron en Moskvo, nomigis sin Metropolitoj de Moskvo kaj de tuta Rusio

Metropolitoj Kievaj, Galiciaj kaj de tuta Rusio (1458 - 1596)

Post la enoficigo en Moskvo siajn metropolitojn kaj la oficiala abdiko de Isidoro je 1458, Gregorio la 3-a enoficigis Gregorion Bulgaran kiel Metropolito Kieva, Galicia kaj de tuta Rusio en ĉefurbo en Kievo kaj kun eparĥio en Okcidentrusio.

  1. Gregorio Bulgara 1458−1473
  2. Misaelo Pestruĉ 1475−1480
  3. Spiridono 1479−1481 (†1504)
  4. Simeono 1481−1488
  5. Jono la 1-a Hlezna 1492−1494
  6. Sankta Makario la 1-a 1495−1497
  7. Jozefo la 1-a 30.05.1498−01.05.1500 — sindiko; 01/09.05.1500−1503 — metropolito
  8. Jono la 2-a 1503−1507
  9. Jozefo la 2-a Soltano 1507− 1509 — sindiko; 1509−1521 — metropolito
  10. Jozefo la 3-a Ruteno 1522−1534
  11. Makario la 2-a Moskvano ĝis la 9-a de aprilo 1535 — sindiko; 1534−1556 — metropolito
  12. Silvestro Belkeviĉ 1556−1567
  13. Jono la 3-a Protaseviĉ (Ostrovski) 1568−1576
  14. Ilio Kuĉa 1577−1579
  15. Onisiforo Devoĉa (Devoĉka) 1579−1589
  16. Mikaelo Rohoza 1589−1596 (†1599, ekde 1595 grek-katoliko)

Je 1595 Okcidentrusia eparĥio uniiĝis kun Romkatolika Eklezio.