Mettembert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mettembert
Blazono de Mettembert
Blazono de Mettembert
Blazono de Mettembert
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 7° 9′ 20″ O / 47.40000 °N, 7.15556 °O / 47.40000; 7.15556 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 7° 9′ 20″ O / 47.40000 °N, 7.15556 °O / 47.40000; 7.15556 (mapo)
Areo 2,41 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 2806
Komunumkodo 6716
Mapo de Mettembert
Mapo de Mettembert
Situa mapo de Mettembert
vdr

Mettembert estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 123 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Mettembert situas sur terna teraso kun deklivo al sudo en valo, kiu portas la nomon de la komunumo. La rivereto Mettembert senakvigas la komunumon suden al Birs. La komunuma teritorio havas formon de mallarĝa sed longa rektangulo, kiu etendiĝas de nordo al sudo je malpli ol duona de oriento al okcidento tamen pli ol kvar kilometrojn. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,41 km², de kiuj 54% estas kovritaj de arbaro, 39% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mettembert limas en nordo al Movelier, en oriento al Soyhières, en sudo al Pleigne, kaj en okcidento al Delemonto.

Trafiko

Mettembert situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Delemonto al Pleigne.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mettembert datiĝas el la jaro 1170 kiel Mettenbere. Dum mezepoko Mettembert estis Senjorujo de la Monaĥejo Kleinlützel. Poste ĝi transiris al la Aŭgustina Abatejo en Bazelo por esti en la jaro 1287 transprenita de la Princepiskopejo Bazelo. Ĝi tiam fariĝis parto de la princepiskopeja senjorujo Delemonto. La interezo-privilegioj apartenis al la Grafoj de Thierstein kaj poste al la Abatejo Lützel. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Mettembert apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: François Kohler: Mettembert en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-10)

Eksteraj Ligiloj