Aetigkofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mettlen (Aetigkofen))
Aetigkofen
Blazono de Aetigkofen
Blazono de Aetigkofen
Blazono de Aetigkofen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 602127 / 219490 (mapo)47.1263888888897.4666666666667Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602127 / 219490 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 176
Areo 2,03 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 4583
Mapo de Aetigkofen
Mapo de Aetigkofen
Mapo de Aetigkofen
vdr

Aetigkofen estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Buchegg en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 176 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aetigkofen situas en la Svisa Mezlando en terenkaldrono sur la norda flanko de la montoĉeno Bucheggberg sur alteco de 610 m s.m. La kaldronon, en kiu troviĝas la vilaĝo, ĉirkaŭas arbaraj montetoj. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 35% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado.[1] Sude de la komunumo situas la ebena Valo de Limpach. Krom la vilaĝo Aetigkofen apartenas al la komunumo la setlejo Mettlen okcidente de la vilaĝo.

Najbara komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Aetigkofen limas ĝis la komunumakunigo fine de 2013 en nordo kaj nordoriento al Mühledorf, en sudoriento al Unterramsern, en sudo al Messen, kaj en okcidento al Lüterswil-Gächliwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Aetigkofen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flankaj vojoj de Gächliwil, Mühledorf kaj Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Messen al la stacidomo de Lohn-Lüterkofen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 12 kilometrojn sudoriente apud Kirchberg, kaj la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 10 kilometrojn nordokcicdente apud Grenchen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aetigkofen datiĝas el la jaro 1034 kiel Etikhouen. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento Aetigkofen estis parto de la Senjorujo Buchegg, kiu fariĝis en la jaro 1391 la soloturna voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la malalta jurisdikcio pri Aetigkofen apartenis al la soloturna tribunalo de Aetingen kaj la supera jurisdikcio al la berna tribunalo de Zollikofen. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]