Mevlevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mevlevio
emblemo
Tariqa
Komenco 1273 vd
Sidejo Konya
Retejo Oficiala retejo
vdr

Mevleviorondirantaj derviŝoj estas ordeno de (tariko) derviŝoj de Turkio, fondita de la disĉiploj de la granda sufia poeto Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi en la 13-a jarcento. La centro de la ordeno troviĝas en Konya, (Turkio).

Derviŝoj, foto de 1887.
Derviŝoj dancantaj en Istanbulo

La mevlevioj ankaŭ estas konataj kiel dancantaj derviŝoj ĉar ili sekvas ceremonion konsistanta el danco-meditado, nomata Sema, per kiu la maskla danco estas akompanata de flut-muziko kaj tamburoj. La dancantoj rondiras sur si mem kun etendiĝintaj brakoj, simbolante la "spiritan supreniron al la vero, akompanataj de la amo kaj tute liberigitaj de la memo". La ceremonio originiĝis inter la mistikuloj de Hindio kaj la turkaj sufianoj. La Semao, kiel mevlevia ceremonio, estis proklamita en 2005 kaj enlistigita en 2008 en la Nemateria monda heredaĵo de Unesko.

La mevlevioj atingas la mistikan ekstazon pere de la danco (samá’), simbolo pri la danco de la planedoj. La derviŝoj aŭ mevlevioj dancas rondire sur si mem ĝis atingo de la ekstazo. La danco estas akompanata de flutoj, timbaloj, tamburetoj, kamanĉao, kaj longaj liutoj kiaj la turka sazo. Tiu ĉi muzika tradicio evoluis tra la ceremonio maŭlavija nomata Ajn Ŝaref, kiu havis famajn komponistojn: Mustafa Dede (1610-1675, Mustafa Itri (1640-1711), aŭ la derviŝo Ali Siraĝani (m. 1714).

La mevlevioj estis sufia ordeno tre rekonata en la otomana imperio kaj inter ili estis pluraj ŝtatlaboristoj tre gravaj en la Kaliflando. La centro de ĝia religio estis la urbo Konya en Turkio, kie nuntempe ripozas la mortaj restaĵoj de Rumi en moskeo muzeigita. Ankaŭ ekzistas mevlevia monaĥejo en Istanbulo en la proksimaĵoj de la Galata turo. La mevlevioj donis al la mondo serion de muzkistoj kaj poetoj el granda renomo kiaj Ŝejĥ Ghalib, Ismail Ankaravi kaj Abdullah Sari.

La mevlevia ordeno estis malpermesita en Turkio fare de Kemal Atatürk en 1923; sed en la 1950aj jaroj, la registaro rimarkis ke la derviŝa danco estis bona turisma allogaĵo kaj ree permesis ĝin en Konya, okaze de la datreveno pri la morto de Rumi. Nuntempe la derviŝoj prezentas la dancojn ofte en turismaj lokoj, inkluzive de muzikfestivaloj eksterlande.