Mexicali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mexicali
MexicaliMontage.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 21000–21399 [+]
Retpaĝaro www.mexicali.gob.mx/ayuntamiento/ [+]
Demografio
Loĝantaro 1 034 224  (2019) [+]
Loĝdenso 5 120 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 40′ N, 115° 28′ U (mapo)32.663333333333-115.46777777778Koordinatoj: 32° 40′ N, 115° 28′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 202 km² (20 200 ha) [+]
Situo de Mexicali
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mexicali [+]
Information icon.svg
vdr

Mexicali estas metropolo en Meksiko, universitata urbo kaj limpasejo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Baja California kaj sidloko de Mexicali (komunumo).

Mapo pri loko de Mexicali

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mexicali situas laŭ landlimo de Usono en norda parto de la lando. Tijuana troviĝas je 163, Los-Anĝeleso je 368, Meksikurbo je 2661 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Indianoj vivis tie ĝis alveno de hispanoj. La teritorio apenaŭ estis loĝata pro la dezerto. Por ŝpari tempon, oni konstruis fervojon trairantan. En la 1880-aj jaroj oni tie fiksis la novan landlimon, poste en 1900 usonanoj ricevis permeson konstrui kanalon. La konstruado tiris multe da homoj (tiam alvenis ankaŭ ĉinoj). Mexicali oficiale fondiĝis en 1903. La loknomo enhavas mallongigojn de Meksiko kaj Kalifornio. La kanalo ebligis produkti tritikon, kotonon kaj legomojn. Inter la mondmilitoj estis grava negoco la kontrabandado, precipe pri alkoholoj. En 2010 tertremo okazis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dekomence Mexicali estas grava centro por kotonoproduktado, sed ankaŭ aliaj branĉoj de agrikulturo restis gravaj. Ekde 2004 siliciovalo fondiĝis, kiu estas produktado laŭ la plej moderna teknologio. Ankaŭ turismo gravas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Mexicali dezerta klimato regas. Jare pluvas nur po 75 mm. La temperaturo estas somere 42 °C (foje pli), en januaro preskaŭ frostopunkto. Dum la historio nur unuafoje neĝis.

Katedralo en Mexicali

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mexicali havas internacian flughavenon kaj fervojon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]