Meyer lemono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meyer lemono
Citrus x meyeri
Citrus x meyeri
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × meyeri
Citrus × meyeri
Yu.Tanaka.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Citrus × meyeri, nome la Meyer lemono estas hibrida citrusfrukto indiĝena en Ĉinio. Ĝi estas kruciĝo inter citrono kaj la hibrido mandarino/pumelo, kaj aparta de la komuna aŭ maldolĉa citrono (Citrus lemon).

Maturaj arboj altas ĉirkaŭ 6 ĝis 10 ft (2 ĝis 3 m) kun malhelverdaj brilaj folioj. Floroj estas blankaj kun purpura bazo kaj bonodoraj. La frukto estas pli ronda ol vera citrono, profunde flava kun iomete oranĝa nuanco kiam maturiĝas, kaj havas pli dolĉan, malpli acidan guston. La citronoj/lemonoj enhavas pH tre acidan inter 2 kaj 3. Ĉi tio signifas, ke ilia suko estas 10 000-100 000 fojojn pli acida ol pura akvo. Tiel dirite, la acidaj niveloj permesas, ke ili estu uzataj kiel kontraŭbakteriaj kaj antisepsaj purigiloj. La lemono Meyer estis enkondukita en Usono en 1908 de la agrikultura esploristo Frank Nicholas Meyer, dungito de la Agrikultura Departemento de Usono, kiu kolektis specimenon de la planto dum vojaĝo al Ĉinio. La novaĵletero Medical News Today skizas plurajn studojn indikante, ke citronoj/lemonoj povas havi sanigajn avantaĝojn, kiuj inkluzivas malpliigi la riskon de apopleksio, reguligi sangopremon, malhelpi kanceron kaj akceli la imunsistemon pro altaj niveloj de vitamino C. Aldone la fitokemiaĵoj ene de ili povas helpi plibonigi humoron, trankviligi angoron kaj helpi malplipeziĝon. La limono Meyer estas ofte kultivata en Ĉinio en ĝardenaj potoj kiel ornama arbo. Ĝi populariĝis kiel manĝaĵo en Usono post esti remalkovrita de kuiristoj, inter ili Alice Waters ĉe Chez Panisse dum la renaskiĝo de la Kalifornia Kuirarto komenciĝanta en la 1970-aj jaroj. Populareco plue plialtiĝis kiam Martha Stewart komencis prezenti ilin en kelkaj el ŝiaj receptoj.

Citrus × meyeri arboj estas ĉirkaŭ 6 ĝis 10 futoj (2 ĝis 3 m) altaj ĉe matureco, kvankam ili povas esti pritonditaj por malgrandigo. La frukto de Meyer lemono estas flava kaj pli ronda ol vera citrono. La ŝelo estas bonodora kaj maldika, kolora profunde flava kun iomete oranĝa nuanco kiam maturiĝas. Fruktoj de Meyer lemono havas pli dolĉan, malpli acidan guston ol la pli oftaj citronaj varioj Lisbono aŭ Eŭreka. La pulpo estas malhelflava kaj enhavas po 10 semojn por frukto.