Mezőhegyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mezőhegyes
HUN Mezőhegyes Címer.svg
Blazono
Areo 156 km² (15 600 ha)
Loĝantaro 5 339
Poŝtkodo 5820
Telefona antaŭkodo 68
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mezőhegyes
Retpaĝo: www.mezohegyes.hu

Mezőhegyes [mezOhedjeŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Mezőkovácsháza.

Malgranda lago apud Mezőhegyes

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mezőhegyes situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara-rumana landlimo (ne havanta limpasejon), laŭ flankovojoj. Malgravaj vagonaroj trafikas al Orosháza, Battonya, Makó kaj Mezőkovácsháza. Tiu lasta urbo troviĝas 14, Battonya 18, Makó 32, Orosháza 34, Békéscsaba 55, Szeged 59, Budapeŝto 213 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1421. La turkoj okupis la regionon, kiu senhomiĝis. La regiono liberiĝis de turkoj en 1687. En 1785 Jozefo la 2-a fondis reĝan ĉevalejon kaj bredejon en la neloĝata loko (la fakta establino estis József Csekonics). La reĝo dufoje, kaj poste ankaŭ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vizitis la ĉevalejon. En 1789 la loko ricevis foirorajton po 2 jare. En 1854 tertremo okazis, sed tio ne haltis la prosperon. Konstruiĝis kazernoj, staloj, loĝejoj, fabrikoj pri alkoholaĵo kaj sukero. En 1872 vilaĝo formiĝis. En 1846 katolika, en 1909 kalvinana, en 1949 luterana preĝejoj konstruiĝis. Fervojo al Arad pretiĝis en 1882. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon ĝis 1920. En 1946 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno.

Ekde 1971 la vilaĝo ricevis titolon grandvilaĝo, en 1989 urbo. En 1997 la sukeroproduktado ĉesis. La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo kaj ĉevalbredado.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Mezőhegyes naskiĝis kemiisto András Krámli. En Mezőhegyes mortis ĵurnalisto János Espersit.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]