Ebenaĵo de Transilvanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mezőség)
Ebenaĵo de Transilvanio
Ebenaĵo
teritorio [+]

LandoRumanio
Koordinatoj46° 54′ 0″ N, 24° 9′ 0″ O (mapo)46.924.15Koordinatoj: 46° 54′ 0″ N, 24° 9′ 0″ O (mapo)


Ebenaĵo de Transilvanio (Tero)
Ebenaĵo de Transilvanio (Tero)
Mapo de la ebenaĵo

Ebenaĵo de Transilvanio (Rumanio)
Ebenaĵo de Transilvanio (Rumanio)
DEC
Ebenaĵo de Transilvanio
Ebenaĵo de Transilvanio

Map
Ebenaĵo de Transilvanio
vdr

La Transilvania EbenaĵoEbenaĵo de Transsilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei, hungare Mezőség, Erdélyi Mezőség) estas ebenaĵo en Rumanio, kiu situas en la distriktoj Mureș kaj Cluj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi etendiĝas de la rivero Someș ĝis la linioj de Mureș kaj Niraj, laŭ iuj ĝis la linio de la rivero Târnava Mică. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj (fiŝlagoj). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la salo kaj la tergaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la regiono troviĝas ĉirkaŭ 300 komunumoj loĝataj de rumanoj, hungaroj kaj germanoj. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la mezepoko.

En multaj loknomoj la aldono de Câmpie aludas al la aparteneco al la regiono.

Popolkulturo[redakti | redakti fonton]

La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en Transilvanio. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon, nur ekde la mezo de la 20-a jarcento. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter 1909 kaj 1913 kaj en aprilo de 1914 Béla Bartók kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie li notis la tekston, kiu servis kiel bazo por la teksto de lia fama komponaĵo Cantata profana.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Soó Rezső: Az Erdélyi Mezőség flórája (Debrecen, 1949).
  • Szigetek a holttengerben, literatura antologio, kompilis Pál Nagy, Mentor, 1998.
  • Dr. Kós Károly: A Mezőség néprajza 1–2. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2000.
  • Makkai Gergely: Az erdélyi mezőség tájökológiája, 2003.
  • Keszeg Vilmos: Mezőségi hiedelmek. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.