Centra Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mez-Azio)
Saltu al: navigado, serĉo
Divido de Azio laŭ UN:

Centra AzioMez-Azio estas interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Centra Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro kaj Alajo. Tra la Centra Azio fluas riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. li norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn, unua, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj, kaj la dua, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjan-Ŝano, Kunluno, Nan-Ŝano, Karakorumo ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.

Historio de Centra Azio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Centra Azio.

La historio de Centra Azio estis determinita unuavice de la areaj klimato kaj geografio. La sekeco de la regiono igis agrikulturon malfacila kaj la distanco de la maro eksterigis ĝin el multe da komerco. Tiel, malmultaj gravaj urboj evoluis en la regiono. Nomadaj ĉevalaj loĝantaroj de la stepo superregis la areon dum jarmiloj.

Rilatoj inter la stepaj nomadoj kaj la nenomadaj homoj en kaj ĉirkaŭ Centra Azio estis markitaj de konfliktoj. La nomada vivmaniero estis bona por militfarado, kaj la stepaj ĉeval-rajdantoj fariĝis kelkaj de la milite plej potencaj homoj en la mondo, pro la ruinigantaj teknikoj kaj pro la talento de iliaj surĉevalaj arkistoj.[1] De temp' al tempo, tribaj gvidantoj aŭ ŝanĝantaj kondiĉoj organizigis plurajn tribojn je po unu militistaro, kiu tiam ofte lanĉis kampanjojn de konkero, precipe en pli 'civilizajn' areojn. Kelkaj de tiaj tribaj koalicioj inkluzivis la Hunan invadon de Eŭropo, diversajn Tjurkajn migradojn en Transoksianon, la Wu Hu-ajn atakojn al Ĉinujo kaj plej konate la Mongolan konkeron de multe da Eŭrazio.

La superregado de la nomadoj finis en la 16-a jarcento kiam pafiloj permesis al malnomadaj homoj akiri kontrolon de la regiono. La Rusa Imperio, la Qing-Dinastio de Ĉinujo kaj aliaj potencoj vastiĝis en la areon kaj kaptis la ĉiomon da Centra Azio je la fino de la 19-a jarcento. Post la Rusa Revolucio de 1917, Sovetunio inkluzivis plejparton de Centra Azio; nur Mongolujo kaj Afganujo restis oficiale sendependaj, kvankam Mongolujo ekzistis kiel sovetunia satelita ŝtato kaj sovetuniaj trupoj invadis Afganujon en la fino de la 20-a jarcento. La sovetuniaj areoj de Centra Azio vidis multe da industriiĝo kaj konstruon de infrastrukturo, sed ankaŭ la malestigon de lokaj kulturoj kaj daŭranta heredaĵo de etnaj konfliktoj kaj ekologiaj problemoj.

Per la disfalo de Sovetunio en 1991, kvin Centraziaj landoj akiris sendependecon — Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo. En ĉiuj de la novaj ŝtatoj, eksaj komunismaj oficialuloj retenis potencon kiel lokaj fortuloj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. O'Connell, Robert L.: "Soul of the Sword.", page 51.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]