Mezaltgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mezaltgermana lingvo
Parolata en la centro kaj sudo de la nuna teritorio de Germanlingvio - inter la jaroj 1050 kaj 1350
Denaskaj parolantoj ekde proksimume la jaro 1350 mortinta lingvo
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
okcidentĝermana lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 gmh
  SIL gmh
v  d  r
Information icon.svg

La mezaltgermana lingvo (germane Mittelhochdeutsch) aŭ mezepoke germana lingvo en vasta senco priskribas malnovan formon de la germana lingvo, nome ĉiujn altgermanajn variaĵojn pli-malpli inter la jaroj 1050 kaj 1350 (do la centra fazo de la mezepoko). En pli strikta senco la termino priskribas la germanan lingvon de la nobela literaturo dum la epoko de la dinastio Ŝtaŭfoj. Por tiu lingvo dum la 19-a jarcento kreiĝis unueca ortografio, en kiu de tiam publikiĝas printitaj noveldonoj de la malnovaj tekstoj.

La mezaltgermana lingvo kiel malnova formo de la moderna germana lingvo[redakti | redakti fonton]

La mezaltgermana lingvo kiel malnova evolua ŝtupo de la moderna germana lingvo ne observeblas kiel unueca lingvo, sed konsistas el multnombraj lokaj dialektoj de la sama epoko.

Antaŭa formo de la lingvo estis la "malnovaltgermana lingvo" ("Althochdeutsch"), kiu parolatis pli-malpli inter la jaroj 750 ĝis 1050 ("frua mezepoko"). La pli frua lingvoformo inter alie havis pli fortajn finaĵojn, entute pli fortajn vokalojn (kun multnombraj vokaloj "a", "o", "u" kaj "oŭ"), kaj el hodiaŭa percepto sonis ĝenerale multe pli "arkaike". Ĝis la 10-a kaj 11-a jarcento en Germanlingvo skribiĝis preskaŭ ekskluzive la latina lingvo, do la malnovaltgermana lingvo estis pli-malpli ekskluzive parolata lingvo, dum la mezaltgermana estis skriba lingvo. La lingvoformo post la jaro 1350 (ĝis pli-malpli la jaro 1650) nomiĝas "frunovaltgermana lingvo" (Frühneuhochdeutsch). Pri la datoj de transiro de la mezaltgermana lingvo al la pli posta lingvoŝtupo tamen necesas konscii, ke en iuj dialektaj regionoj la transiro okazis signife pli poste, ekzemple en germanlingva Svislando nur fine de la 15-a jarcento.

Lingvo de la nobela literaturo dum la epoko de la Ŝtaŭfoj[redakti | redakti fonton]

La rega epoko de la dinastio Ŝtaŭfoj kreis la kondiĉojn por tio, ke inter la jaroj 1150 ĝis 1250 en la nobela mezepoka literaturo de Germanlingvio ekestis superregiona lingvo [1]. Tiu lingvo baziĝis sur dialektoj ŝvabaj kaj orientfrankaj, el la devena regiono de la dinastio. Kiam malfortiĝis kaj malaperis la Ŝtaŭfoj, ankaŭ malaperis tiu relative unueca, superregiona lingvoformo. Kutime oni celas tiun ĉi unuecan ŝtaŭfo-epokan lingvon, kiam menciiĝas la termino "mezaltgermana lingvo".

Kvankam la moderna altgermana lingvo evoluis post la epoko de la mezaltgermana, ne eblas diri, ke la posta lingvo evoluis rekte el la pli frua mezaltgermana. Ankaŭ dum la centra fazo de la mezepoko jam ekzistis dialektoj (ekzemple en la aŭstria regiono Karintio), kiuj havis unuopajn karakterizajn trajtojn de la posta moderna altgermana lingvo. Aliflanke iuj aliaj germanaj dialektoj ankoraŭ dum la 21-a jarcento konservas unuopajn tipajn fonetikajn trajtojn de la mezaltgermana lingvo (ekzemple multaj alemanaj dialektoj).

Pri fonetiko kaj gramatiko de la mezaltgermana lingvo bone klarigas la ĉi-tema altgermana vikipedia artikolo.

Ekzempla teksto[redakti | redakti fonton]

unua paĝo de La Kanto de la Nibelungoj (manuskripto de 1220)

Komenco de La Kanto de la Nibelungoj

Uns ist in alten mæren
wunders vil geseit
von helden lobebæren,
von grôzer arebeit,
von fröuden, hôchgezîten,
von weinen und von klagen,
von küener recken strîten
muget ir nu wunder hœren sagen.

Ez wuohs in Burgonden
ein vil edel magedîn,
daz in allen landen
niht schœners mohte sîn,
Kriemhilt geheizen:
si wart ein scœne wîp.
Dar umbe muosen degene
vil verliesen den lîp.

Versio en moderna altgermana lingvo

Uns wurde in alten Erzählungen
viel Wundersames gesagt
von ruhmreichen Helden,
von großem Leid,
von Freuden, hohen Festen,
von Weinen und von Klagen,
vom Kampf kühner Recken
sollt ihr nun Wunder hören sagen.

Es wuchs in Burgund
ein sehr feines Mädchen,
dass in allen Ländern
kein schöneres sein konnte,
Kriemhild geheißen:
Sie wurde eine schöne Frau.
Deswegen mussten viele Kämpfer
verlieren ihr Leben.

En Esperanto (laŭeble laŭvorte)

Al ni en malnovaj rakontoj
da mirindaĵoj multo diratas
de herooj famoplenaj,
de granda sufero,
de ĝoĵoj, altaj festoj,
de ploroj kaj lamentoj,
de kuraĝaj kavaliraj bataloj
vi nun miraklojn aŭdu.

Kreskis en Burgundio
tre nobla knabineto,
de kiu en ĉiuj landoj
neniu pli bela povus esti,
Krimhilda nomata:
ŝi iĝis bela virino.
Pro ŝi devis batalistoj
multaj perdi la vivon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. König, Werner: dtv-Atlas zur deutschen Sprache ("dtv-atlaso pri la germana lingvo"), eldonejo Deutscher Taschenbuch-Verlag (dtv), Munkeno 1978, paĝo 77 kaj sekvaj
Globe of letters.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Lingvo