Mezeŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezeŭropo komence de la 21-a jarcento
Mezeŭropo

Mezeŭropo (respektive Mez-Eŭropo) aŭ Centra Eŭropo signifas regionon en Eŭropo inter Okcidenta Eŭropo, Orienta Eŭropo, Sudorienta Eŭropo, Suda Eŭropo kaj Norda Eŭropo. Ĝi estas geografie ne precize difinebla, sed ĝiaj landoj - kvankam dum la dua duono de la 20-a jarcento dividitaj inter la politikaj blokoj de Usono kaj Sovetunio - dum multaj jarcentoj havas interplektitan historion kaj multajn komunajn kulturajn trajtojn.

Foto el la 12-a kunveno de la prezidentoj de la mezeŭropaj ŝtatoj, Kroatio 2005

La termino „Mezeŭropo“ inkluzivas nuntempe la landojn Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Liĥtenŝtejno, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Slovakio, plus kelkajn landopartojn de Kroatio kaj Rumanio (Transilvanio).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.centreurope.org