Saltu al enhavo

Mezepoka Varma Periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mezepoka Varma Periodo, foje nomita la Malgranda Mezepoka Optimumo aŭ la Mondvarmiĝo de la jaro 1000 de la nuntempa erao, estis periodo de nekutime varma klimato okazanta en la nordatlantikaj regionoj kaj daŭranta proksimume de la 10-a ĝis la 14-a jarcentoj. La klimata optimumo ofte estas menciita dum diskutoj pri la nuntempa debato ĉirkaŭ mondvarmiĝo. Kelkaj studoj montras tiun periodon kiel mezepokan klimatan anomalion ene de periodo de tutmonda malvarmigo (la Holoceno-novglaciado), emfazante ke la signifo de ĝiaj efikoj iris preter la anekdota sfero de temperaturoj sole.

Ĝi estis sekvata de la tiel nomata periodo Malgranda Glacia Epoko (ekde la mezo de la 14-a ĝis la mezo de la 19-a jarcentoj).

La temperaturnivelo dum la Mezepoka Varma Periodo estis iom pli alta ol tiu de la Malgranda Glaciepoko, kiu sekvis ĝin (ekde la mezo de la 14-a ĝis la mezo de la 19-a jarcentoj). Pli precize tiu temperaturnivelo estis ekvivalenta al tiu de la 1990-aj jaroj, sed ne atingus "tutmonde" la temperaturnivelon de la komenco de la 21-a jarcento.

Necertecoj kaj polemikoj pri grandeco kaj geografia amplekso

[redakti | redakti fonton]

Ekde la lasta glaciepoko, pluraj klimataj fluktuoj okazis. La Eta Glaciepoko kaj la Mezepoka Varma Periodo estas du epizodoj markantaj la du lastajn jarmilojn. Pro la manko de precizaj historiaj dokumentoj kovrantaj la tutan planedon, unuflanke, kaj la manko de alt-rezoluciaj modeloj ebligantaj la rekonstruon de la pasinta klimato, aliflanke, oni ankoraŭ ne konas precize la datojn, la termikan amplitudon aŭ eĉ la spacan amplekson de ambaŭ periodoj. La variado de tiuj tri faktoj ŝajnas dependi de la hemisfero kaj ankaŭ de la gravaj biogeografiaj regionoj.

Laŭ disponeblaj historiaj kaj paleoklimataj datenoj, ekzistis «malgranda mezepoka klimata optimumo» (pli varma periodo), kies komenco kaj fino daŭre restas neklaraj. Ĝi laŭdire aperis ĉirkaŭ la jaro 950 por daŭri ĝis la jaro 1350, dum la eŭropa Mezepoko. Historiistoj kiel la franco Emmanuel Le Roy Ladurie restas singardemaj pri la daŭro de ĉi tiu periodo:

Citaĵo
 Ni lasu flanken, aŭ almenaŭ ni konsideru singarde la nocion de "Malgranda mezepoka optimumo" (MMO). Oni volis, ke ĝi daŭru de la 9-a ĝis la 13-a jarcento kaj etendis ĝin al la tuta mondo! [...] Aldone, mi volus limigi min al esence sekulara observo: ĉiukaze "en Okcidenta Eŭropo" okazis en la 13-a jarcento longa serio de sekaj someroj, verŝajne varmaj, kiuj entute estis sufiĉe favoraj al kamparanoj, kaj sekve, al konsumantoj. 

Emmanuel Le Roy Ladurie dokumentis tiun mezepokan optimumon en Okcidenta Eŭropo tra la datoj de rikoltoj kaj rikoltlaboroj: temas pri la fako tiel nomata Dendrologio. Ĉiuj liaj esploroj estis la temo de studo; ekz: Histoire du climat depuis l'an mil (Eo: Historio de la Klimato ekde la Jaro 1000), publikigita en 1967.

Komenca esplorado pri ĉi tiu klimata evento kaj ankaŭ pri la posta Malgranda Glaciepoko estis farita ĉefe en Eŭropo, kie la fenomeno ŝajnas esti kaj plej videbla, kaj sekve plej bone dokumentita.

Dum la kaŭzoj de la Malgranda Glaciepoko ŝajnas sufiĉe klare ligitaj al malforto de la suna agado (manko de sunmakuloj), tiuj de la Mezepoka Optimumo estas malfacile percepteblaj, precipe ĉar antropogenaj kaŭzoj povas esti ekskluditaj. La vario de la Milankovitch-cikloj, precipe la aksa kliniĝo de la Tero kaj ĝia proksimeco al la Suno, povus esti kongrua kun varmiĝo de la Norda Hemisfero, sed plu mankas la ligiloj por tion pruvi. La eblecoj de suna agado, de malforta vulkanismo aŭ eĉ pli tiu de modifo de la Golfa Marfluo ŝajnas pli promesplenaj.

Komence estis akceptite, ke la temperaturvarioj estis tutmondaj. Tamen, ĉi tiuj opinioj estas pridubataj. En sia raporto, la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (2001) resumas la nunan staton de la scio — laŭ la spertuloj kaj sciencistoj kiuj estas reprezentitaj ene de tiu organizo : « … La nunaj indicoj ne ebligas al ni aserti, ke ekzistis sinkronaj periodoj de nenormala malvarmigo aŭ varmiĝo dum la konsiderata periodo, kaj la konvenciaj terminoj "malgranda glaciepoko" kaj "klimata optimumo, rivelas havi malmulte da utilo en la priskribado de hemisferaj aŭ tutmondaj tendencoj, kaj pri la averaĝaj temperaturŝanĝoj dum la pasintaj jarcentoj. »

La nacia usona organizo, kiu respondecas pri Oceanaj kaj Atmosferaj studoj (NOAA: National Oceanic and Atmospheric Administration) deklaras, ke "la ideo de hemisfera aŭ tutmonda 'mezepoka klimata optimumo', kiu estis iel pli varma ol hodiaŭ ne estis pruvita" kaj ke "tio kion la ekzistantaj evidentecoj montras, estas ke ekzistis neniu plurjarcenta periodo en kiu duonsfera aŭ tutmonda temperaturoj atingis aŭ superis tiujn de la 20-a jarcento".

Kelkaj paleoklimatologiistoj laborantaj pri regionaj rekonstruoj de la historia klimato nomas pro konvencio la plej malvarman intervalon "Malgranda Glaciepoko" kaj la plej varman periodon "Mezepoka Varmiĝo".

Aliaj sekvas tiun ĉi konvencion kaj, kiam ili identigas signifan klimatan okazaĵon ene de la Malgranda Glaciepoko aŭ de la Klimata Optimuma periodoj, ligas tiujn okazaĵojn al tiu periodo. Iuj okazaĵoj de la Klimata Optimumo estas tiel periodoj de pliigita humideco aŭ malvarmo prefere ol strikta varmiĝo, kio estas precipe vera en la centro de Antarkto, kie estis notitaj klimataj manifestiĝoj, kiuj estas malfavoraj al la evoluo en la norda Atlantiko.

Klimataj eventoj nuntempaj kun la mezepoka optimumo

[redakti | redakti fonton]

Kvankam nunaj datenoj ne disponigas tutmondan vidon de la klimato dum la periodo 900 ĝis 1300, kelkaj varmaj klimataj epizodoj en malsamaj regionoj de la mondo estis kolektitaj por tiu periodo.

Norda Atlantiko kaj Norda Ameriko

[redakti | redakti fonton]
La lastaj skribaĵoj de la skandinavoj establitaj en Gronlando datiĝas de 1408 kaj rilatas geedziĝon festitan en la preĝejo de Hvalsey hodiaŭ la plej bone konservita skandinava restaĵo.

La vikingoj utiligis la senglaciajn marojn por koloniigi Gronlandon kaj aliajn malproksimajn terojn en la malproksima nordo. La Mezepoka Klimata Optimumo estis sekvata de la Malgranda Glaciepoko, epoko de malvarmigo, kiu daŭris ĝis la 19-a jarcento. En Golfo Chesapeake (Usono), esploristoj pruvis signifajn temperaturvariojn dum la Klimata Optimumo (ĉirkaŭ 800–1300) kaj la Eta Glaciepoko (ĉirkaŭ 1400 gris 1850), eble rilataj al ŝanĝoj en la forto de la nordatlantika termohalina cirkulado. Sedimentoj en la marĉo de Piermont de la pli malalta valo de Hudsono-rivero (Novjork-Ŝtato, Usono) atestas mezepokan varman kaj sekan periodon inter 800 kaj 1300.

Longedaŭraj sekec-periodoj influis plurajn regionojn de okcidenta Usono, precipe orientan Kalifornion kaj la okcidentan parton de Granda Baseno. Alasko travivis tri foje similajn varm-ondojn: inter la jaro 1 p.K. kaj 300, inter 850 kaj 1200, kaj post 1800.

En 1996, datado per karbono-14 de sedimenta specimeno prenita el Sargasa Maro montris, ke dum la Malgranda Glaciepoko, la marsurfaca temperaturo tie estis proksimume 1°C pli malalta ol dum la periodo 1960-1990, kaj ke dum la Mezepoka Klimata Optimumo ĝi estis proksimume 1°C pli alta ol dum la periodo 1960-1990.

Dum la Klimata Optimumo, vinkultivado disvastiĝis tra norda Eŭropo ĝis suda Britio, kie ĝi estas trovita nur ekde la 1960-aj jaroj.

Afriko, Antarkto, Pacifika Oceano, Aŭstralio, Japanio

[redakti | redakti fonton]
Gronlandaj glacitavolaj temperaturoj interpretitaj de kompilo de 6 glacikernoj [1]. La datumoj komenciĝas en 9690 a.n.e. kaj finiĝas en 1970 n.e., kun rezolucio de proksimume 20 jaroj, kio signifas, ke ĉiu datenpunkto reprezentas la averaĝan temperaturon de la ĉirkaŭaj 20 jaroj[2].

La klimato en orienta ekvatora Afriko alternis inter periodoj pli sekaj ol hodiaŭ kaj periodoj relative humidaj. La plej seka klimato okazis dum la Mezepoka Klimata Optimumo, ĉirkaŭ 1000 ĝis 1270.

Glacia kerno eltirita de la orienta Baseno Bransfield de la Antarkta Duoninsulo klare montras eventojn rilatajn al la Malgranda Glaciepoko kaj aliaj al la Mezepoka Klimata Optimumo. La kerno klare rivelas malvarman periodon ĉirkaŭ 1000-1100 p.K., ilustrante ĝuste la fakton, ke la klimata optimumo estas moviĝanta nocio, kaj ke dum ĉi tiu "varma" periodo povus estinti samtempe, kaj loke, pli varmaj periodoj (en Arkto) kaj pli malvarmaj periodoj (en Antarkto).

Studoj de koraloj en la oceano Pacifiko indikas, ke malvarmetaj kaj sekaj kondiĉoj eble daŭris en la frua dua jarmilo, kongrue kun mediaj okazaĵoj kiel ekzemple La Niña.

Malgraŭ la granda malabundeco de datenoj por Aŭstralio (kaj por la klimata optimumo kaj la Malgranda Glaciepoko), la indico de ondformaj gruztavoloj apogas permanente inunditan Lago Eyre dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj, kio estas kongrua kun tipa La Niña padrono, kvankam tio estas nesufiĉa en si mem por montri kiel la lagkondiĉoj eble variis de la lagjaro-nivelo aliloke povus esti variinta de Aŭstralio en jaro aŭ aliloke.

Adhikari kaj Kumon (2001), prenante sedimenton de Lago Nakatsuna en centra Japanio, ankaŭ trovis la ekziston de la klimata optimumo kaj la Malgranda Glaciepoko, kiu sekvis ĝin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (Vinther, B., et al., 2009)
  2. Zeke Hausfather, Factcheck: What Greenland ice cores say about past and present climate change en retejo carbonbrief.org 05.03.2019, konsultita en 27.01.2020