Mezolitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Mezolitikaj tajlitaj ŝtonetoj.

MezolitikoEpipaleolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo.

Tempo[redakti | redakti fonton]

En Proksima Oriento, Mezolitiko komenciĝis ĉ. 18-20000 jarojn a.K. kaj finiĝis ĉ. 9500 a.K.

En Eŭropo: ekde ĉ. 10000 jarojn a.K., depende de la landoj, ĝis 5000 a.K.

En aliaj mondopartoj : inter ĉ. 10000 kaj 400 a.K. En Japanio, Ĵomon-epoko (14000 - 3000 a.K.) povas esti rigardata kiel mezolitika kulturo.

Kulturoj[redakti | redakti fonton]

Mezolitiko aŭ Epipaleolitiko?[redakti | redakti fonton]

Epipaleolitiko ("fine de malfrua Paleolitiko") estas samsignifa termino kiel Mezolitiko, tiamaniere ke ĝi priskribas homajn industriojn de la sama periodo. Ĝi estas plej ofte uzita por priskribi ekstereŭropajn industriojn.