Mezprogramaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mezprogramaro estas komputila programaro, kiu konektas programarkomponantojn aŭ iujn personojn al ties aplikacioj. La programaro konsistas el servaro kiu ebligas al diversaj prilaboroj plenumataj en unu aŭ pluraj maŝinoj interagi. Tiu teknologio evoluis por ebligi interfunkciadon helpe al la movo por koheraj disaj arkitekturoj, kiuj estas plej ofte uzataj por ebligi kaj simpligi kompleksajn disajn aplikaciojn. Ĝi inkluzivas vebserviloj, aplikaciserviloj, kaj similaj iloj kiuj ebligas aplikacian disvolvon kaj liveron. Mezprogramaro estas aparte integra parto de moderna informteknologio bazita sur XML, SOAP, vebservoj, kaj servorientita arkitekturo.

Mezprogramaro sidas "en la mezo" inter aplikacia programaro, kiuj povas funkcii sur diversaj mastrumaj sistemoj. Ĝi similas al la meza tavolo de tritavola unuopa sistemarkitekturo, escepte de sia etendiĝo tra multaj sistemoj kaj aplikacioj. Ekzemploj inkluzivas programaron por integrado de entreprenaj aplikacioj, telekomunikan programaron, sistemon por transakciaj prilaboradoj kaj programaron por mesaĝado kaj atendovicoj.

Distingo inter mastruma sistemo kaj mezprogramaro estas certagrade arbitra. Kiam kernaj funkcioj povas esti provizataj nur de la mastruma sistemo, iuj funkcioj antaŭe provizataj per aparte vendata mezprogramaro, estas nun integritaj en mastrumaj sistemoj. Tipa ekzemplo estas la stako TCP/IP por telekomunikado, nuntempe inkluzivigita en preskaŭ ĉiuj mastrumaj sistemoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj