Mezrejna baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo pri la mezrejna baseno

La mezrejna baseno estas la centra pejzaĝo de la regiono meza Rejno . Ĝi formas apud la Limburga baseno unu de la plej grandaj basenoj en la Rejnlanda ardeza montaro. La baseno dividiĝas en la baseno de Neuwied, la basenparti je la dekstra riverflanko de la Rejno kaj je la maldekstr Rejnflanko situanta Malsupra mozela valo (sudo) kaj la montetlando de Maifeld-Pellenz.

La limo de la baseno je la dekstra Rajna riverbordo en nordoriento kaj oriento estas la mezmontaro Westerwald, je la maldekstra riverbordo de la Rejno en nord- kaj sudokcidento la mezmontaro Eifel kaj en sudoriento la valo de la Mozelo supre de Moselkerns. Ĝia milda klimato ebligas intensivan agrikulturan uzadon. Pro tio la pejzaĝo estas reletive malriĉa je arbaroj.

Baseno de Neuwied[redakti | redakti fonton]

→ ĉefa artikolo: baseno de Neuwied

Ĝi nomiĝas ankaŭ baseno de Koblenz-Neuwied kaj situas inter la urboj Koblenco kaj Neuwied. Tiu vala larĝejo dividas sur longeco de ĉ. 22 kilometroj ka mallarĝaj valoj de la malsupra kaj supra rejnvalo. Pro ĝia fekunda grundo en la baseno homoj jam loĝis ekde tre frua tempo. Hodiaŭ la pejzaĝa bildo dominas fruktkultivejoj kaj industriaj edificoj. En la baseno de Neuwied loĝas ĉ. 300.000 loĝantoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Maifeld[redakti | redakti fonton]

la rojo Elzbach kaj la Burgo Eltz

ĉefa artikolo: Maifeld

Tiu sudokcidenta parto de la mezrejna baseno estas karakterizata per malaltaj montetoj. Ĝi havas siajn limojn al sudoriento per la funde entranĉita valo de la Mozelo kaj al sudokcidento de la valo de la Elz ; la limo al nordokcidento estas la rivereto Nette. La regiono estas ĉefe uzata agrikulture. La grundoj estas tre fekundaj. Urboj en la Maifeld estas Polch (sidejo de la komunumaro Maifeld en la distrikto Mayen-Koblenz, situante vere en la regionoPellenz kaj Münstermaifeld.

La Pellenz[redakti | redakti fonton]

ĉefartikolo: Pellenz

Tiu montetlando formas la nordokcidenta parto de la baseno inter Mayen kaj Andernach. Ĝi etas karakterizata de agrikulturo kaj subĉiela minejo (pumiko kaj lafosablo) kaj la de ĝi dependa konstruaĵindustrio. La limo al Maifeld estas la rivereto Nette.

Al Pellenz apartenas jenaj ĉefe industriaj lokoj Plaidt, Ochtendung, Kruft, Nickenich kaj Kretz (Pellenz-vulkanoj, oreinto) kaj Niedermendig (hodiaŭ Mendig), Kottenheim, Thür (Pellenz-malaltaĵo, okcidento) kaj la lokoj Polch (Pellenz-altaĵo, sudo) kiu tsituas sur la limo al Maifeld. Arĥeolgoj malkovris ŝpurojn de antaŭ pli ol 300.000 jaroj de keltaj kaj romia retaĵoj de setlejoj kaj tombo-kampoj. Laŭ turisma vidpunkto interesa estas la Burgo Wernerseck.

Krome Pellenz estas la nomo de komunumaro en Rejnlando-Palatinato, kiu konsistas el la nordo de la pejzaĝo Pellenz. La seidejo estas la urbo Andernach.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Blatt 137" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Blatt 138" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Ĝeneralaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frauke Gränitz u. a. (Hrsg.), Das Mittelrheinische Becken. Eine landeskundliche Bestandsaufnahme im Raum Andernach, Bendorf, Koblenz, Mayen, Mendig, Münstermaifeld und Neuwied (Band 65 der Reihe "Landschaften in Deutschland"), Köln/Weimar/Wien: Böhlau 2003, ISBN 3412101028 (baza geografia verko)