Mezurcilindro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mezurcilindro estas mezurilo por volumeno, uzata en laboratorio de kemio kaj fiziko.

Ĝi estas tubo fermita ĉe unu de la ekstremaĵoj, kie ĝi havas plilarĝigon por stabila starado. La malfermita ekstremaĵo havas verŝbekon por faciligi elverŝadon de likvo. Sur la tubo troviĝas skalo por determini la volumenon de enhavita substanco.

Kutime mezurcilindroj estas faritaj el vitroplasto. Ekzistas cilindroj je alta kaj malalta formo.