Mezőcsát

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezőcsát
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3450
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 657  (2023) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 49′ N, 20° 54′ O (mapo)47.82333333333320.902777777778Koordinatoj: 47° 49′ N, 20° 54′ O (mapo) [+]
Areo 103,07 km² (10 307 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mezőcsát (Hungario)
Mezőcsát (Hungario)
DEC
Mezőcsát
Mezőcsát
Situo de Mezőcsát

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mezőcsát [+]
vdr

Mezőcsát [mezOĉAt] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőcsát, kies centro estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mezőcsát situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, vagonare ĝi estas atingebla el Miskolc, la aŭtoŝoseo M3 preteriras. Rivero Tiso estas ne tro for. Mezőkövesd troviĝas 31, Miskolc 80, Budapeŝto 155 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abatejo fondiĝis en 1067. La komunumo senhomiĝis en 1596. La aŭstroj forbruligis la setlejon en 1686, sed ĝi rapide rekonstruiĝis kaj en 1698 iĝis kampurbo, baldaŭe ankaŭ distriktejo. Dum la dua mondmilito la judoj estis deportitaj. Tiu lasta perdiĝis en 1982, sed rericevis la rangon urbo en 1991.

Loĝdomo - historia monumento en Mezőcsát

La urbo estas unu el la plej gravaj hungaraj centroj de potfarista popolarto. La tn. „Mezőcsáta stilo” elformiĝis en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento. La potojn tiam oni ornamis riĉe per floroj, kaj birdofiguroj. Per la lastaj estis ornamitaj la boteloj de brando. Famaj kaj serĉitaj estis la homformaj vin-kruĉoj –laŭnome „Miŝka”. Sed la tradicioj de la malnova keramik-industrio finiĝis je la jarcentŝanĝiĝo. Ĝiajn tradiciojn traprenis la najbara Tiszafüred.

Fama estas la varmakva banejo de la urbeto, kiu estas bone alirebla per autobuso el Miskolc. Ĝia teritorio estas tre bone aranĝita, agrabla, ĝia akvo estas tre ŝatata, ĉar ĝi similas al tiu de la strando de Bogács.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]