Miĥa (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥa
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Miĥa
Informoj
Sekso vira
Mortis 7-a jarcento a.K.
Okupo profeto
vdr
Sankta
Miĥa
Profeto Miĥa (el poliptiko de la katedralo de Gento)
Profeto Miĥa (el poliptiko de la katedralo de Gento)
Persona informo
Naskiĝo
Morto 7-a jarcento a.K.
Nacieco hebrea de la regno de Judujo
Profesio
Okupo profeto vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio kaj ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj
Festotago 21-a de decembro katolike
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥa estas profeto el la Biblio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥa estas konsiderata unu el la minoraj profetoj de la Malnova Testamento. Miĥa plenumis sian profetan aktivecon dum la regadoj de Jotam, Aĥaz kaj Ĥizkija, nome ĉirkaŭ ekde 737 ĝis 690 a.K. Li naskiĝis en landeto sude de Jerusalemo kaj okazis tie ke Dio al li riveliĝis. Li kreskis en medio de malriĉaj laboristoj, nome en malgranda kampara komunumo.

La kvalito de liaj profetaĵoj persvadis diversajn komentistojn ke li estis ricevinta valoran edukadon kaj instruon kaj/aŭ ke li povis aparteni al unu el la bonstataj familioj, eble bienposedantaj.

Lia nomo, longaforme Miĥajahu, estas kutime tradukata ankaŭ per "Kiu estas kiel Javeo?" aŭ “li kiu estas kiel Javeo”.

Lia nomo kiel profeto estas menciita en la Libro de Jeremia en 26, 18, kaj en la Evangelio laŭ Mateo 2, 1.

Lia predikado trairis la sulkon de tiuj de la antaŭaj profetoj: revenigi la regnon de Judujo al la ĝusta kaj ekskluziva rilato kun Dio.

Profeto Miĥa en ĉizaĵo de Gustave Doré.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Miĥa estas celebrata kiel sanktulo, kun aparta liturgia tagmemoro, ĉe ĉiuj kristanaj eklezio kiuj agnoskas la Komunecon kun la sanktuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]