Miĥail Ŝĉerbakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Ŝĉerbakov
Bazaj informoj
Naskiĝo 27-an de marto 1963 (1963-03-27) (61-jaraĝa)
en Obninsk
Ĝenroj Barda kanto
Profesio poeto, aŭtoro-plenumisto
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj ekde 1980-aj
Miĥail Ŝĉerbakov
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1963 (1963-03-27) (61-jaraĝa)
en Obninsk
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusio vd
Alma mater Philological Faculty of Moscow State University vd
Profesio
Okupo poeto • kantistokomponistoverkistokantoverkisto vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Ŝĉerbakov (ruse Михаил Константинович Щербаков, naskiĝis la 27-an de marto 1963 en la urbo Obninsk, RSFSR, Sovetunio) estas sovetia, rusia poeto kaj fama aŭtoro de kantoj (bardo).

Li verkas versaĵojn kaj komponas kantojn ekde 1978. Ekde la jaro 1982 loĝas en Moskvo. En 1982 li diplomiĝis ĉe la filologia fakultato de la Moskva universitato. Ekde tiu tempo li profesie koncertas, prezentante siajn kantojn.

Dum siaj koncertoj li prezentas siajn kantojn sola (kun akustika gitaro) aŭ kun la partopreno de Miĥail Starodubcev (gitaro, piano, fona kantado), kun kiu li kunlaboras ekde la mezo de la 1980-aj. Ankaŭ la plimulto de la studiaj registradoj estas farataj kune kun Starodubcev. Foj-de-foje Ŝĉerbakov partoprenis la koncertojn kaj registradojn de Julij Kim.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Numeritaj albumoj[redakti | redakti fonton]

8 numeritaj (sennomaj) albumoj aperis nur sur la sonkasedoj; preskaŭ ĉiuj kantoj el tiuj albumoj estis poste reregistritaj kaj eldonitaj sur K-diskoj.

  • 1 — kantoj de 1981—85, registrita en 1985
  • 2 — kantoj de 1983—86, registrita komence de 1990-aj
  • 3 — kantoj de 1987—90, registrita komence de 1990-aj
  • 4 — kantoj de 1988—90, registrita komence de 1990-aj
  • 5 — kantoj de 1991—93, registrita meze de 1990-aj
  • 6 — kantoj de 1989—94, registrita meze de 1990-aj
  • 7 — kantoj de 1993—94, registrita meze de 1990-aj
  • 8 — kantoj de 1982—95, registrita meze de 1990-aj

Nomhavaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeriza konfitaĵo (Вишнёвое варенье, 1994) — kantoj de 1983-88, reg. en 1990
  • Alia vivo (Другая жизнь, 1994) — kantoj de 1986-94, reg. en 1993—94
  • Balagano 2 (Балаган 2, 1996) — kantoj de 1983-93, reg. en 1996
  • Urbo Urbo (Город Город, 1996) — kantoj de 1993-95, reg. en 1994-95
  • Tio devas okazi (Это должно случиться, 1996) — kantoj de 1986—94, reg. en 1992—95
  • Ekzorcaĵo (Заклинание, 1996) — kantoj de 1982—95, reg. en 1992—95
  • Mi starigis monumenton (Воздвиг я памятник, 1996) — kantoj de 1985—91, reg. en 1996
  • La tuta somero (Целое лето, 1997) — kantoj de 1995—96, reg. en 1996
  • Misa paŝo (Ложный шаг, 1999) — kantoj de 1997—98, reg. en 1998
  • Déjà (2000) — kantoj de 1998—2000, reg. en 1999—2000
  • Se (Если, 2003) — kantoj de 1999—2002, reg. en 2002
  • Distrikta centro (Райцентр, 2006) — kantoj de 2003—2005, reg. en 2005

Eldonoj de malnovaj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉansono (Шансон, 1999) — kantoj de 1981-83, reg. en 1983—85
  • Senlaca arkeo 1 (Ковчег неутомимый 1, 2001) — kantoj de 1983-90, reg. en 1987-90
  • Senlaca arkeo 2 (Ковчег неутомимый 2, 2001) — kantoj de 1983-90, reg. en 1990
  • Balagano 2 (Балаган 2, 2001), reeldono de la albumo "Balagano 2" (1996) kun 6 kromaj kantoj

Novaj versioj de la malnovaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Aperis ankaŭ kelkaj albumoj, kiuj prezentas malnovajn kantojn en alia muzik-aranĝo (ĉefe kun la uzo de sintezilo):

  • Elektaĵoj, parto 1 (Избранное, часть 1, 1999) — kantoj de 1982—96, reg. en 1999
  • Elektaĵoj, parto 2 (Избранное, часть 2, 2000) — kantoj de 1983—99, reg. en 2000
  • Once (2002) — la nova versio de la albumo "Urbo Urbo" kun alia ordo de la kantoj kaj unu plia kanto; reg. en 2001
  • Piede de oriento (Пешком с востока, 2004) — kantoj de 1982—1995, reg. en 1999 kaj 2003
  • Ni supozu (Предположим, 2004) — kantoj de 1982—1995, reg. en 1999 kaj 2003
  • La tuta somero (Целое лето, 2005) — la nova versio de la albumo, reg. en 2004-2005 kun 3 aldonaj instrumentaj muzikaĵoj, faritaj el la kantoj de 1980—1984

Ŝĉerbakov kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio, ke Ŝĉerbakov kiel bardo estas sufiĉe populara, liaj kantoj preskaŭ ne estas tradukataj al Esperanto. Inter la konataj tradukoj eblas mencii nur kelkajn tradukojn de P. Moĵajev (vidu la ligilon sube); tri tradukitaj kantoj de Ŝĉerbakov estas prezentitaj en la kant-albumo "Pluke-Traduke".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]