Miĥail Gorbaĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Sergejeviĉ Gorbaĉov
Михаил Сергеевич Горбачёв
Nobel-premiito
Persona informo
Михаил Сергеевич Горбачёв
Naskiĝo 2-a de marto 1931
en Ŝablono:Flagikono Stavropol, RSFSR, Sovetunio
Morto 30-an de aŭgusto 2022 (2022-08-30)
en Central Clinical Hospital, Moskvo,  Rusio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio Ateisto (kiel proklamita) aŭ Rusa ortodoksa (baptita)
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Moscow State University, Faculty of Law • Stavropol State Agrarian University • Moskva Ŝtata Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1950–1991)
Social-Demokrata Partio de Rusio (2001–2004)
Unio de Socialaj Demokratoj (2007-nuntempo)
Subskribo Miĥail Gorbaĉov
Familio
Patro Sergey Gorbachev vd
Patrino Maria Gorbacheva vd
Edz(in)o Raisa Gorbaĉova (mortis en 1999)
Infanoj Irina Miĥajlovna Virganskaja
Profesio
Okupo politikistojuristo • mediprotektulo • ekonomikistoadvokato vd
Laborkampo politiko • ekonomia reformo • demokratiigoPerestrojko vd
En TTT mikhail-gorbachev.net
1-a kaj sola prezidento de Sovetunio
Dum 15-a de marto 199025-a de decembro 1991
Antaŭulo La pozicio kreita
de
Lia prezidanto de la Superaj Sovetoj
Sekvanto La pozicio nuligita
de
Boris Jelcin kiel Prezidento de Rusia Federacio - la internacia sekvanto de Sovetunio
7-a Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio
Dum 11-a de marto 198524-a de aŭgusto 1991
Antaŭulo Konstantin Ĉernenko
Sekvanto Vladimir Ivaŝko (Aktiva)
12-a Prezidanto de Prezidio de La plej supera Soveto de Sovetunio
Dum 1-a de oktobro 198825-a de majo 1990
Antaŭulo Andrej Gromyko
Membro de Politburoo
Dum 19801991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ruslingve: Михаи́л Серге́евич Горбачёв [mʲɪxɐˈil sʲɪrˈɡʲejəvʲɪtɕ ɡərbɐˈtɕof] foje erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj) (ruse Михаил Сергеевич Горбачёв; naskiĝis je la 2-a de marto 1931) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto. Li okupis diversajn partiajn postenojn dum 19661978 en la KPSU en la Stavropola regiono de Rusio. En la jaro 1978 Gorbaĉov fariĝis unu el la gvidantoj de la KPSU; komence ties sekretario kaj de marto 1985 ĝis aŭgusto de 1991 ties ĝenerala sekretario. En 1989 li estis elektita prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de USSR kaj en 1990 la unua kaj sola Prezidento de USSR, ĝis 1991, kiam puĉantoj rabis lin kaj lian familion dum feriado en Krimeo. La kontraŭpuĉa enpotencigo de Jelcin signifis la finon de la Unio.

Gorbaĉov estas la iniciatinto de la perestrojko (laŭvorte – transformado de la socio) kaj glasnost ("voĉebleco"), kies logika postsekvo estis la disfalo de la komunisma sistemo kaj de USSR. Do estas ĉefe danke al li, ke rusianoj hodiaŭ rajtas havi pasportojn kaj vojaĝi al eksterlando. Ankaŭ dank al li, la Malvarma milito finiĝis komence de la 90-aj jaroj. Pro sia agado por la gardado de la paco, Gorbaĉov dum la jaro 1990 ricevis la Nobel-Premion pri Paco. Post la divido de USSR, ĝia eks-prezidento fondis Internacian Fonduson pri la socia, ekonomika kaj politika esploroj, la t.n. "Gorbaĉov-Fonduson", kies gvidanto estas li mem.

Oni forte kritikis, ke sub lia regado la Ruĝa Armeo dum januaro 1991 mortigis civilulojn, kiuj manifestaciis por la sendependeco de Litovio. Lia rolo kaj liaj povoj en tiu afero ne estas klaraj.

Verkoj

Vidu ankaŭ